Ekzercaro por hispanparolantoj 41

De Wikilibros, la colección de libros de texto de contenido libre.


EKZERCARO DE LA INTERNACIA LINGVO "ESPERANTO"

La ekzercaro kompleta
§ 1. § 2. § 3. § 4. § 5. § 6. § 7. § 8. § 9. § 10. § 11. § 12. § 13. § 14. § 15. § 16. § 17. § 18. § 19. § 20. § 21.
§ 22. § 23. § 24. § 25. § 26. § 27. § 28. § 29. § 30. § 31. § 32. § 33. § 34. § 35. § 36. § 37. § 38. § 39. § 40. § 41. § 42.

§ 41.

Ŝtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla. – Vitro estas rompebla kaj travidebla. – Ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla. – Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble. – Rakontu al mi vian malfeliĉon, ĉar eble mi povos helpi al vi. – Li rakontis al mi historion tute nekredeblan. – Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. – Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ, ĉar mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojn. – Li estas homo ne kredinda. – Via ago estas tre laŭdinda. – Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda. – Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema. Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venĝema. – Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. – Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj. – Sablero enfalis en mian okulon. – Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. – Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon.

ŝtalo acero.

fleksi doblar, flexionar, curvar.

vitro cristal, vidrio.

rompi romper; quebrantar (leyes).

laŭdi alabar, elogiar.

memori recordar; acordarse de.

ŝpari ahorrar, economizar.

bagatelo bagatela, nimiedad.

venĝi vengar; vengarse.

eksciti excitar, avivar.

er elemento, partícula de un todo; ej. sablo arena – sablero grano de arena.

polvo polvo.

fajro fuego.

eksplodi explotar, estallar.

pulvo pólvora.