Ekzercaro por hispanparolantoj 34

De Wikilibros, la colección de libros de texto de contenido libre.


EKZERCARO DE LA INTERNACIA LINGVO "ESPERANTO"

La ekzercaro kompleta
§ 1. § 2. § 3. § 4. § 5. § 6. § 7. § 8. § 9. § 10. § 11. § 12. § 13. § 14. § 15. § 16. § 17. § 18. § 19. § 20. § 21.
§ 22. § 23. § 24. § 25. § 26. § 27. § 28. § 29. § 30. § 31. § 32. § 33. § 34. § 35. § 36. § 37. § 38. § 39. § 40. § 41. § 42.

§ 34.

La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon. – Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon? – Mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon. – Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo. – En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo. – Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. – Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas. – Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo. – Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. – En varmega tago mi amas promeni en arbaro. – Nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas granda kaj brava. – Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. – Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron. – Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj.

viando carne (alimento).

poŝo bolsillo.

korko corcho.

tiri tirar (de); sacar.

ŝtopi tapar; obstruir; atiborrar.

botelo botella, casco.

ŝlosi cerrar (con llave).

kombi peinar.

somero verano, estío.

gliti patinar; resbalar, deslizarse.

frosto helada.

vetero tiempo (atmosférico).

haki cortar/partir (con hacha).

segi serrar, aserrar.

fosi cavar; excavar.

kudri coser.

tondi cortar (con tijeras); esquilar.

sonori sonar, resonar.

fajfi silbar, pitar.

inko tinta.

sablo arena.

sorbi absorber; sorber.

brando aguardiente.

tuko paño.

militi guerrear, hacer la guerra.

brava valiente, bravo.

kruta empinado, escarpado, abrupto.

ŝtupo escalón, peldaño.

Hispano (un) español.

Germano (un) alemán.

tamen sin embargo, no obstante.

vasta vasto, extenso; amplio.

herbo hierba.

paŝti pastar, apacentar.

bruto res, cabeza (de ganado).

precipe principalmente, sobre todo.

lano lana.

ŝafo carnero; borrego.