Ekzercaro por hispanparolantoj 38

De Wikilibros, la colección de libros de texto de contenido libre.


EKZERCARO DE LA INTERNACIA LINGVO "ESPERANTO"

La ekzercaro kompleta
§ 1. § 2. § 3. § 4. § 5. § 6. § 7. § 8. § 9. § 10. § 11. § 12. § 13. § 14. § 15. § 16. § 17. § 18. § 19. § 20. § 21.
§ 22. § 23. § 24. § 25. § 26. § 27. § 28. § 29. § 30. § 31. § 32. § 33. § 34. § 35. § 36. § 37. § 38. § 39. § 40. § 41. § 42.

§ 38.

Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj. – En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj. – Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma. – En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj. – Li sidas apud la tablo kaj dormetas. – Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo. – Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton. – Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton. Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego. – Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari. – Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. – Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo).

densa denso, espeso, tupido.

brui hacer ruido; resonar.

kaleŝo calesa; carroza.

pluvo lluvia.

pafi disparar, tirar.

ĉj, nj } diminutivos afectuosos para nombres masculinos (ĉj) y femeninos (nj).