Ekzercaro por hispanparolantoj 40

De Wikilibros, la colección de libros de texto de contenido libre.


EKZERCARO DE LA INTERNACIA LINGVO "ESPERANTO"

La ekzercaro kompleta
§ 1. § 2. § 3. § 4. § 5. § 6. § 7. § 8. § 9. § 10. § 11. § 12. § 13. § 14. § 15. § 16. § 17. § 18. § 19. § 20. § 21.
§ 22. § 23. § 24. § 25. § 26. § 27. § 28. § 29. § 30. § 31. § 32. § 33. § 34. § 35. § 36. § 37. § 38. § 39. § 40. § 41. § 42.

§ 40.

En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn. – La pafado daŭris tre longe. – Mi eksaltis de surprizo. – Mi saltas tre lerte. – Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. – Lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin. – Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis, – Li kantas tre belan kanton. – La kantado estas agrabla okupo. – La diamanto havas belan brilon. – Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. – La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo. – La kuiristo sidas en la kuirejo. – La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. – Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aŭ ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo. – Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. – En la kandelingo sidis brulanta kandelo. – En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako. – La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.

surprizi sorprender.

laca cansado; harto

trompi engañar, timar; embaucar.

fulmo relámpago, rayo.

ŝviti sudar, transpirar.

bani bañar.

magazeno almacén.

vendi vender.

cigaro cigarro, puro.

tubo tubo; tubería, cañería.

fumo humo.

ing objeto en que se introduce parcialmente lo expresado por la raíz; ej. kandelo vela – kandelingo candelero.

skatolo caja, estuche.

pantalono pantalón.

surtuto abrigo, sobretodo.

brako brazo.