Ekzercaro por hispanparolantoj - kompleta

De Wikilibros, la colección de libros de texto de contenido libre.


EKZERCARO DE LA INTERNACIA LINGVO "ESPERANTO"


§ 1,

Alfabeto

Aa, Bb, Cc, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Hh, Ĥĥ, Ii, Jj, Ĵĵ, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, Vv, Zz.

Aa, Bb, Cc, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Hh, Ĥĥ, Ii, Jj, Ĵĵ, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, Vv, Zz.

Nomoj de la literoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo.


§ 2,

Ekzerco de legado.

Al. Bá-lo. Pá-tro. Nú-bo. Cé-lo. Ci-tró no. Cén-to. Sén-to. Scé-no. Scí-o. Có-lo. Kó-lo. O-fi-cí- ro. Fa-cí-la. Lá-ca. Pa-cú-lo. Ĉar. Ĉe-mí-zo. Ĉi-ká-no. Ĉi-é-lo. Ĉu. Fe-lí-ĉa. Cí-a. Ĉí-a. Pro-cé-so. Sen-ĉé-sa. Ec. Eĉ. Ek. Da. Lú-do. Dén-to. Plén-di. El. En. De. Té-ni. Sen. Vé-ro. Fá-li. Fi-dé-la. Trá-fi. Gá-lo. Grán-da. Gén-to. Gíp-so. Gús-to. Lé-gi. Pá-go. Pá-ĝo. Ĝis. Ĝús-ta. Ré-ĝi. Ĝar-dé-no. Lón-ga. Rég-no. Síg-ni. Gvar-dí-o. Lín-gvo. Ĝu-á-do. Há-ro. Hi-rún-do. Há-ki. Ne-hé-la. Pac-hó-ro. Ses-hó-ra. Bat-hú-fo. Hó-ro. Ĥó-ro. Kó-ro. Ĥo-lé-ro. Ĥe-mí-o. I-mí-ti. Fí-lo. Bír-do. Tró-vi. Prin-tém-po. Min. Fo-í-ro. Fe-í-no. I-el. I-am. In. Jam. Ju. Jes. Ju-ris-to. Kra-jó-no. Ma-jés-ta. Tuj. Dó-moj. Ru-í-no. Prúj-no. Ba-lá-i. Pá-laj. De-í-no. Véj-no. Pe-ré-i. Mál-plej. Jús-ta. Ĵus. Ĵé-ti. Ĵa-lú-za. Ĵur-nálo. Má-jo. Bo-ná-ĵo. Ká-po. Ma-kú-lo. Kés-to. Su-ké-ro. Ak-vo. Ko-ké-to. Li-kvó-ro. Pac-ká-po.


§ 3.

Ekzerco de legado.

Lá-vi. Le-ví-lo. Pa-ró-li. Mem. Im-plí-ki. Em-ba-rá-so. Nó-mo. In-di-fe-rén-ta. In-ter-na-cí-a. Ol. He-ró-i. He-ro-í-no. Fój-no. Pí-a. Pál-pi. Ri-pé-ti. Ar-bá-ro. Sá-ma. Stá-ri. Si-gé-lo. Sis-té-mo. Pe-sí-lo. Pe-zí-lo. Sén-ti. So-fís-mo. Ci-pré-so. Ŝi. Pá-ŝo. Stá-lo. Ŝtá-lo. Vés-to. Véŝ-to. Dis-ŝí-ri. Ŝan-cé-li. Ta-pí-ŝo. Te-o-rí-o. Pa-tén-to. U-tí-la. Ún-go. Plú-mo. Tu-múl-to. Plu. Lú-i. Kí-u. Ba-lá-u. Tra-ú-lo. Pe-ré-u. Ne-ú-lo. Fráŭ-lo. Paŭ-lí-no. Láŭ-di. Eŭ-ró-po. Tro-ú-zi. Ho-dí-aŭ. Vá-na. Vér-so. Sól-vi. Zór-gi. Ze-ní-to. Zo-o-lo-gí-o. A-zé-no. Me-zú-ro. Ná-zo. Tre-zó-ro. Mez-nók-to. Zú-mo. Sú-mo. Zó-no. Só-no. Pé-zo. Pé-co. Pé-so. Ne-ní-o. A-dí-aŭ. Fi-zí-ko. Ge-o-gra-fí-o. Spi-rí-to. Lip-há-ro. In-díg-ni. Ne-ní-el. Spe-gú-lo. Ŝpí-no. Né-i. Ré-e. He-ró-o. Kon-scí-i. Tra-e-té-ra. He-ro-é-to. Lú-e. Mó-le. Pá-le. Tra-í-re. Pa-sí-e. Me-tí-o. In-ĝe-ni-é-ro. In- sék-to. Re-sér-vi. Re-zér-vi.


§ 4.

Ekzerco de legado.

Citrono. Cento. Sceno. Scio. Balau. Ŝanceli. Neniel. Embaraso. Zoologio. Reservi. Traire. Hodiaŭ. Disŝiri. Neulo. Majesta. Packapo. Heroino. Pezo. Internacia. Seshora. Cipreso. Stalo. Feino. Plu. Sukero. Gento. Indigni. Sigelo. Krajono. Ruino. Pesilo. Lipharo. Metio. Ĝardeno. Sono. Laŭdi. Pale. Facila. Insekto. Kiu. Zorgi. Cikano. Traetera. Sofismo. Domoj. Spino. Majo. Signi. Ec. Bonaĵo. Legi. Iel. Juristo. Ĉielo. Ĥemio.


§ 5.


Patro kaj frato. – Leono estas besto. – Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. – La rozo apartenas al Teodoro. – La suno brilas. – La patro estas sana. – La patro estas tajloro.

patro padre.

o terminación de los sustantivos.

kaj y.

frato hermano.

leono león.

esti ser, estar.

as terminación del tiempo presente de los verbos.

besto animal.

rozo rosa.

floro flor.

kolombo paloma.

birdo ave, pájaro.

la artículo definido (el, la, los, las).

aparteni pertenecer.

al a, hacia.

suno sol.

brili brillar, lucir.

sana sano, saludable.

a terminación del adjetivo.

tajloro sastre.


§ 6.

Infano ne estas matura homo. – La infano jam ne ploras. – La ĉielo estas blua. – Kie estas la libro kaj la krajono? – La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro. – Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo. – Jen estas pomo. – Jen estas la pomo, kiun mi trovis. – Sur la tero kuŝas ŝtono.

infano niño.

ne no.

matura maduro.

homo hombre, ser humano.

jam ya.

plori llorar.

ĉielo cielo.

blua azul.

kie dónde.

libro libro.

krajono lápiz.

sur sobre, encima de (tocando).

tablo mesa.

kuŝi yacer, estar echado.

fenestro ventana.

plumo pluma.

jen he aquí, he ahí.

pomo manzana.

kiu quien; que; el cual.

n indica el acusativo o complemento directo, también indica dirección.

mi yo.

trovi encontrar, hallar.

is terminación del tiempo pasado de los verbos

tero tierra.

ŝtono piedra.


§ 7,

Leono estas forta. – La dentoj de leono estas akraj. – Al leono ne donu la manon. – Mi vidas leonon. – Resti kun leono estas danĝere. – Kiu kuraĝas rajdi sur leono? – Mi parolas pri leono.

forta fuerte.

dento diente.

j terminación que indica el plural.

de de; desde.

akra agudo, afilado.

doni dar.

u terminación del imperativo de los verbos.

mano mano.

vidi ver.

resti quedarse, permanecer.

kun con.

danĝero peligro.

e terminación de los adverbios.

kuraĝa valiente, osado, atrevido.

rajdi cabalgar, montar.

i terminación del infinitivo de los verbos.

paroli hablar.

pri acerca de, sobre.


§ 8.

La patro estas bona. – Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. – Diru al la patro, ke mi estas diligenta. – Mi amas la patron. – Venu kune kun la patro. – La filo staras apud la patro. – La mano de Johano estas pura. – Mi konas Johanon. – Ludoviko, donu al mi panon. – Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo. – Antaŭ la domo staras arbo. – La patro estas en la ĉambro.

bona bueno.

ĉapelo sombrero.

diri decir.

ke que (conjunción).

diligenta diligente.

ami amar, querer.

veni venir; llegar.

kune juntos, juntamente.

filo hijo.

stari estar de pie; encontrarse.

apud junto a, al lado de.

pura puro; limpio.

koni conocer.

pano pan.

manĝi comer.

per con, por, mediante.

buŝo boca.

flari oler, olfatear.

nazo nariz.

antaŭ ante, delante de.

domo casa.

arbo árbol.

ĉambro habitación, cuarto.


§ 9.

La birdoj flugas. – La kanto de la birdoj estas agrabla. – Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. – La knabo forpelis la birdojn. – Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj. – Bonaj infanoj lernas diligente. – Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. – De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon. – Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. – Mi legas libron. – La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.

flugi volar. kanti cantar.

agrabla agradable, grato.

akvo agua.

ĉar porque, pues, puesto que.

ili ellos, ellas.

voli querer, desear.

trinki beber.

knabo muchacho, chico.

for lejos, fuera.

peli hacer ir; arrear; acuciar.

ni nosotros, nosotras.

okulo ojo.

aŭdi oír.

orelo oído (órgano); oreja.

lerni aprender.

tial por eso, por tal motivo.

bati golpear; batir.

ricevi recibir, obtener.

avo abuelo.

iri ir.

nun ahora.

onklo tío.

legi leer.

sed sino, pero.

li él.

skribi escribir.

letero carta.


§ 10.

Papero estas blanka. – Blanka papero kuŝas sur la tablo. – La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo. – Jen estas la kajero de la juna fraŭlino. – La patro donis al mi dolĉan pomon. – Rakontu al mia juna amiko belan historion. – Mi ne amas obstinajn homojn. – Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! – Bonan matenon! – Ĝojan feston! (mi deziras al vi). – Kia ĝoja festo! (estas hodiaŭ). – Sur la ĉielo staras la bela suno. – En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn. – La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. – Lakto estas pli nutra, ol vino. – Mi havas pli freŝan panon, ol vi. – Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli freŝa, ol mia. – El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. – Mi estas tiel forta, kiel vi. – El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.

papero papel.

blanka blanco.

kajero cuaderno, libreta.

juna joven (adj.).

fraŭlo soltero, mozo.

in terminación que indica el sexo femenino ; ej.: patro padre – patrino madre; fianĉo novio, prometido – fianĉino novia, prometida; koko gallo – kokino gallina. (fraŭlino soltera, señorita).

dolĉa dulce; suave.

rakonti narrar, contar, relatar.

mia mío/a.

amiko amigo.

bela bello, hermoso, bonito.

historio historia.

obstina obstinado, terco.

deziri desear.

vi tú, usted(es), vosotros/as.

tago día.

sinjoro señor.

mateno (la) mañana.

ĝoji alegrarse, regocijarse.

festi festejar.

kia qué, cual, cómo... (de qué clase)

hodiaŭ hoy.

en en.

hela luminoso, claro.

nokto noche.

pala pálido.

luno luna.

stelo estrella.

neĝo nieve.

pli más (comparativo).

lakto leche.

nutri nutrir, alimentar.

ol que (comparativo).

vino vino.

havi tener.

freŝa fresco, reciente, tierno.

erari equivocarse, errar.

mal indica lo contrario; ej. bona bueno – malbona malo, mal; estimi estimar, apreciar – malestimi despreciar, menospreciar.

el de (origen, material), de entre, desde.

ĉiu todo, cada uno

(ĉiuj todos).

plej más (superlativo).

tiel así, de ese modo.

kiel cómo, de qué modo.

si sí (reflexivo) (sia suyo, su –del sujeto–).

saĝa sensato, juicioso.


§ 11.

La feino.

Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.

feino hada.

unu uno; un.

vidvo viudo.

du dos.

simila similar, parecido, semejante.

karaktero carácter.

vizaĝo cara, rostro; semblante.

povi poder.

pensi pensar; creer (opinar).

ambaŭ ambos.

fiera orgulloso.

oni se, uno (impersonal).

vivi vivir.

plena lleno, pleno; completo.

portreto retrato.

laŭ según, por.

ec indica la cualidad; ej. bona bueno – boneco bondad; viro hombre, varón. – vireco virilidad; virino mujer – virineco feminidad; infano niño – infaneco niñez, infancia.

honesta honesto, honrado.

krom salvo, excepto; además de.

tio eso, aquello.


§ 12.

Du homoj povas pli multe fari ol unu. – Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. – Li promenas kun tri hundoj. – Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. – El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. – Kvin kaj sep faras dek du. – Dek kaj dek faras dudek. – Kvar kaj dek ok faras dudek du. – Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin. – Mil okcent naŭdek tri. – Li havas dek unu infanojn. – Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj. – Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua. – La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. – La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj. – Kion Dio kreis en la sesa tago? – Kiun daton ni havas hodiaŭ? – Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto. – Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.

multe mucho.

fari hacer; dar; cometer.

nur sólo, solamente, únicamente

promeni pasear(se).

tri tres.

hundo perro.

ĉio todo.

dek diez.

fingro dedo.

alia otro.

kvin cinco.

sep siete.

kvar cuatro.

ok ocho.

mil mil.

cent cien.

naŭ nueve.

ses seis.

minuto minuto.

horo hora.

konsisti constar (de); consistir (en).

sekundo segundo.

Januaro Enero.

monato mes.

jaro año.

Aprilo Abril.

Novembro Noviembre.

Decembro Diciembre.

Februaro Febrero.

semajno semana.

Dio Dios.

elekti elegir, escoger.

ĝi el, ella, ello (neutro).

sankta santo, sagrado.

krei crear.

dato fecha.

Marto Marzo.

naski parir, dar a luz; generar.

it terminación del participio pasivo pasado.


§ 13.

Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi senĉese. Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko kaj alporti domen plenan grandan kruĉon.

daŭri durar.

ig hacer, volver, poner; ej. pura puro; limpio – purigi limpiar, purificar; morti morir – mortigi matar – sidi estar sentado – sidigi sentar.

ordinara ordinario, corriente.

persono persona.

tiu ese, aquel; ésa, aquélla.

ĉi indica proximidad; ej. tiu ese, aquel; ésa, aquélla. – tiu ĉi este, esta; éste, ésta; tie ahí, allí, allá – tie ĉi aquí, acá.

varma caliente; ferviente.

eg indica un grado más alto, aumentativo; ej. pordo puerta – pordego portón; varma caliente, ferviente – varmega muy caliente, muy cálido; mano mano – manego manaza.

sama mismo; igual.

tempo tiempo; época; hora.

teruro terror, pavor.

kontraŭ contra; enfrente de.

devi deber, tener que.

kuiri cocinar, cocer, guisar.

ej lugar adecuado para; ej. preĝi rezar, orar, rogar. – preĝejo templo, iglesia; kuiri cocinar, guisar – kuirejo cocina.

labori trabajar.

ad denota duración de acción; ej. pafo disparo, tiro – pafado tiroteo.

sen sin.

ĉesi cesar, dejar de.

inter entre.

afero asunto, cuestión; cosa.

feliĉa feliz, dichoso.

fojo vez.

ĉerpi sacar, extraer.

tre muy.

proksima próximo, cercano.

loko lugar, sitio.

porti llevar.

n indica el acusativo o complemento directo, también indica dirección.

kruĉo jarra, jarro, cántaro.


§ 14.

Mi havas cent pomojn. – Mi havas centon da pomoj. – Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. – Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj. – Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron. – Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon. – Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn. – Kvinoble sep estas tridek kvin. – Tri estas duono de ses. – Ok estas kvar kvinonoj de dek. – Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj). – Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro. – Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. – Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. – Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. – Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.

on indica fracción; ej. kvar cuatro – kvarono un cuarto.

da es usado en lugar de de después de palabras que expresan peso o medida.

urbo ciudad, población.

loĝi vivir, habitar, residir.

ant terminación del participio activo presente de los verbos.

aĉeti comprar.

o.

kulero cuchara.

forko tenedor.

re indica repetición, devolución, reiteración.

mono dinero.

prunti prestar, dejar (prestado); tomar prestado.

danki agradecer, dar (las) gracias.

por para; por (en intercambio, precio).

peti pedir, solicitar, rogar.

ankaŭ también.

post después de, tras; detrás de.

kiam cuándo, cuando.

bezoni necesitar.

obl indica los numerales multiplicativos o multiples; ej. du dos – duobla doble.

pagi pagar

ŝtofo tela, paño; material(arc.).

kosti costar.

ĉiam siempre.

op forma el numeral colectivo; ej. du dos – duope de dos en dos; tri tres – triope de tres en tres

ĵeti lanzar, arrojar, echar.

venki vencer, derrotar; ganar.

ataki atacar, arremeter contra.

paĝo página.

se si (conj. condicional).

fini acabar, terminar, finalizar.

tuta todo, entero.


§ 15.

La feino (Daŭrigo).

En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki. “Tre volonte, mia bona,” diris la bela knabino. Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino: “Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon” (ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino). “Mi faras al vi donacon,” daŭrigis la feino, “ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.”

fonto fuente, manantial.

riĉa rico (adj.).

viro hombre, varón.

volonte con gusto, de buena gana.

tuj enseguida, inmediatamente.

lavi lavar.

sub bajo, debajo de.

teni tener (asido), sostener, mantener.

oportuna adecuado, oportuno.

trankvila tranquilo; sosegado; apacible.

soifi tener sed.

donaci regalar, obsequiar, donar.

preni tomar, coger.

formo forma.

vilaĝo pueblo, villa, localidad.

ĝentila cortés, atento, gentil.

ĉe en, en casa de, a, junto a.


§ 16.

Mi legas. – Ci skribas (anstataŭ “ci” oni uzas ordinare “vi”). – Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. – La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. – Ni estas homoj. – Vi estas infanoj. – Ili estas rusoj. – Kie estas la knaboj? – Ili estas en la ĝardeno. – Kie estas la knabinoj? – Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. – Kie estas la tranĉiloj? – Ili kuŝas sur la tablo. – Mi vokas la knabon, kaj li venas. – Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas. – La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. – La infanoj ploras, ĉar ili volas manĝi. – Knabo, vi estas neĝentila. – Sinjoro, vi estas neĝentila. – Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. – Mia hundo, vi estas tre fidela. – Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. – En la vintro oni hejtas la fornojn. – Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn.

ci tú, vos.

anstataŭ en vez de, en lugar de.

uzi usar, emplear.

tranĉi cortar.

il instrumento, lo que sirve para; ej. tond' cortar (con tijeras), esquilar – tond'il' tijeras; paf' disparar, tirar – paf'il' arma de fuego.

ruso (un) ruso.

ĝardeno jardín.

voki llamar, invocar.

voli querer, desear.

fidela fiel, leal.

vero verdad.

vintro invierno.

hejti calentar, caldear.

forno horno.


§ 17.

La feino (Daŭrigo).

Kiam tiu ĉi bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto. “Pardonu al mi, patrino,” diris la malfeliĉa knabino, “ke mi restis tiel longe”. Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj. “Kion mi vidas!” diris ŝia patrino kun grandega miro. “Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj! De kio tio ĉi venas, mia filino?” (Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino). La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi, kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj. “Se estas tiel,” diris la patrino, “mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino, kiam ŝi parolas; ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon; kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile.”

insulti insultar.

kial por qué.

frue temprano, pronto.

pardoni perdonar.

longa largo.

salti saltar.

perlo perla.

granda grande, gran.

diamanto diamante.

miri admirarse, asombrarse.

ŝajni parecer, figurársele a uno.

nomi llamar, nombrar (mencionar).

naiva ingenuo, inocente.

okazi ocurrir, pasar, acontecer.

dum durante, mientras (que).

sendi mandar, enviar.

kapabla capaz, apto.


§ 18.

Li amas min, sed mi lin ne amas. – Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. – Diru al mi vian nomon. – Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn. – Venu al mi hodiaŭ vespere. – Mi rakontos al vi historion. – Ĉu vi diros al mi la veron? – La domo apartenas al li. – Li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato. – Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn). – Montru al ili vian novan veston. – Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem, kaj ĉiu homo amas sin mem. – Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. – Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. – Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn; post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo. – Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian. – Mi lavis min en mia ĉambro, kaj ŝi lavis sin en sia ĉambro. – La infano serĉis sian pupon; mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. – Oni ne forgesas facile sian unuan amon.

kuri correr.

vespero tarde (final del día).

ĉu ¿acaso...? (partícula para preguntar).

edzo esposo, marido.

montri mostrar; indicar; señalar.

nova nuevo.

vesti vestir.

mem mismo; solo(s), por sí mismo.

zorgi cuidar; preocuparse; ocuparse (de).

gardi guardar, custodiar.

gasto huésped.

akompani acompañar.

ĝis hasta.

serĉi buscar.

pupo muñeco; títere.

forgesi olvidar.

facila fácil, sencillo.


§ 19.

La feino (Daŭrigo).

“Estus tre bele,” respondis la filino malĝentile, “ke mi iru al la fonto!” – “Mi volas ke vi tien iru,” diris la patrino, “kaj iru tuj!” La filino iris, sed ĉiam murmurante. Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki (tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino). “Ĉu mi venis tien ĉi,” diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, “por doni al vi trinki? Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino! Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki.” – “Vi tute ne estas ĝentila,” diris la feino sen kolero. “Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano.”

us terminación del condicional de los verbos.

murmuri murmurar.

vazo vasija, recipiente.

arĝento plata.

apenaŭ apenas, casi.

ar reunión, conjunto de objetos; ej. arbo árbol – arbaro bosque, arbolado, monte; ŝtupo escalón, peldaño – ŝtuparo escalera.

princo príncipe.

certa cierto, seguro.

speciala especial.

opinio opinión.

koleri estar enojado, estar enfadado.

servi servir, prestar servicio.

em propenso, inclinado a; ej. babili charlar – babilema charlatán, parlanchín.

serpento serpiente.

rano rana.


§ 20.

Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni ĉiuj legas. – Vi skribas, kaj la infanoj skribas; ili ĉiuj sidas silente kaj skribas. – Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min. – Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo. – Hieraŭ estis vendredo, kaj postmorgaŭ estos lundo. – Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron. – Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? – Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis; kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos. – Kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis. – Se mi estus sana, mi estus feliĉa. – Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. – Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus. – Kial vi ne respondas al mi? – Ĉu vi estas surda aŭ muta? – Iru for! – Infano, ne tuŝu la spegulon! – Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj! – Li venu, kaj mi pardonos al li. Ordonu al li, ke li ne babilu. – Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon. – Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa. – Ŝi volas danci. – Morti pro la patrujo estas agrable. – La infano ne ĉesas petoli.

sidi estar sentado.

silenti callar, guardar silencio.

hieraŭ ayer.

renkonti encontrar(se con), topar.

saluti saludar.

sabato sábado.

morgaŭ mañana.

dimanĉo domingo.

vendredo viernes.

lundo lunes.

viziti visitar.

kuzo primo.

plezuro placer.

horloĝo reloj.

timi temer.

dormi dormir.

veki despertar; suscitar.

scii saber.

leciono lección.

instrui enseñar, instruir.

puni castigar, penalizar.

surda sordo.

muta mudo.

tuŝi tocar; concernir.

spegulo espejo.

kara querido; caro, costoso.

ordoni ordenar, mandar.

babili charlar.

kandelo vela, candela.

gaja alegre.

danci bailar, danzar.

morti morir.

petoli retozar, juguetear, hacer travesuras.

uj que contiene...; ej. pomo manzana – pomujo(arc.) manzano; cigaro cigarro, puro – cigarujo cigarrera, petaca, purera;; Turko (un) turco. – Turkujo Turquía.


§ 21.

La feino (Daŭrigo).

Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi: “Nu, mia filino?” – “Jes, patrino”, respondis al ŝi la malĝentilulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon. – “Ho, ĉielo!” ekkriis la patrino, “kion mi vidas? Ŝia fratino en ĉio estas kulpa; mi pagos al ŝi por tio ĉi!” Kaj ŝi tuj kuris bati ŝin. La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. La filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras. – “Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo”.

rimarki observar, advertir, notar.

krii gritar, chillar.

nu pues bien, bueno.

jes sí.

ek indica una acción que comienza o que es momentánea; ej. kanti cantar – ekkanti comenzar a cantar; krii gritar – ekkrii exclamar.

kulpa culpable.

kaŝi ocultar, esconder, tapar.

reĝo rey.

ĉasi cazar.

demandi preguntar, interrogar.

sola solo, único.

pro por, a causa de, debido a.

ho ¡oh!

ve ¡ay!


§ 22.

Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove. – Promenante sur la strato, mi falis. – Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. – Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas. – Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. – La falinta homo ne povis sin levi. Ne riproĉu vian amikon, ĉar vi mem plimulte meritas riproĉon; li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto. – La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas.– Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. – En la lingvo “Esperanto” ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo. – Aŭgusto estas mia plej amata filo. – Mono havata estas pli grava ol havita. – Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota. – La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. – Li venis al mi tute ne atendite. – Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto.

flui fluir, discurrir.

movi mover, desplazar.

strato calle.

fali caer.

at terminación del participio pasivo presente de los verbos

peki pecar.

int indica el participio pasado activo de los verbos.

intenci tener la intención, proponerse.

levi levantar, alzar; elevar.

riproĉi reprochar.

meriti merecer.

mensogi mentir.

pasi pasar; atravesar; transcurrir.

neniam nunca, jamás.

ont terminación del participio activo futuro de los verbos.

neniu ningún, ninguno; nadie.

atendi esperar, aguardar.

savi salvar; librar (de un peligro).

mondo mundo.

lingvo lengua, idioma; lenguaje

grava importante, grave.

pasero gorrión.

kapti atrapar, capturar; coger.

aglo águila.

ot terminación del participio pasivo futuro de los verbos.

soldato soldado.

konduki conducir, llevar.

aresti arrestar, detener.

tra a través de, por.

juĝi juzgar.


§ 23.

La feino (Fino)

La reĝido, kiu vidis, ke el ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas. Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron. La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi. Sed pri ŝia fratino ni povas diri, ke ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si; kaj la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro.

kelke algún, algunos.

aventuro aventura.

konsideri considerar; tener en cuenta.

inda que merece, que es digno de.

doto dote.

palaco palacio.

hacerse, volverse, ponerse; ej. pala pálido – paliĝi palidecer; sidi estar sentado – sidiĝi sentarse.

je se traduce por diferentes preposiciones, su significado lo sugiere con facilidad el sentido de la frase.

propra propio, peculiar.

akcepti aceptar; acoger; recibir.

baldaŭ pronto, próximamente.

angulo ángulo; rincón; esquina.


§ 24.

Nun li diras al mi la veron. – Hieraŭ li diris al mi la veron. – Li ĉiam diradis al mi la veron. – Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ li estis dirinta al mi la veron). – Li diros al mi la veron. – Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron (aŭ li estos dirinta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron). – Se mi petus lin, li dirus al mi la veron. – Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron). – Kiam mi venos, diru al mi la veron. – Kiam mia patro venos, diru al mi antaŭe la veron (aŭ estu dirinta al mi la veron). – Mi volas diri al vi la veron. – Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aŭ mi volas esti dirinta la veron).

salono salón, sala.

os terminación del tiempo futuro de los verbos


§ 25.

Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu amata. Esti amata. – Vi estas lavita. Vi estis lavita. Vi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita. – Li estas invitota. Li estis invitota. Li estos invitota. Li estus invitota. Estu invitota. Esti invitota. – Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. – La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. – Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. – Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. – Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. – Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi. – Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn. – Honesta homo agas honeste. – La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis longe en nia urbo. – Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme? – Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.

inviti invitar.

komerci comerciar.

hecho de ... o poseyendo la cualidad de; ej. mola blando – molaĵo cosa o parte blanda; malnova viejo, antiguo – malnovaĵo algo viejo o antiguo; frukto fruto, fruta – fruktaĵo comida (hecha) a base de frutos/as.

sekvi seguir; resultar.

konstrui construir.

ŝuldi deber, adeudar.

oro oro.

ringo anillo, aro, sortija.

lerta hábil, diestro

projekto proyecto, plan.

inĝeniero ingeniero.

fero hierro.

vojo camino, vía; senda; recorrido.

agi obrar, actuar.

pastro sacerdote, pastor.

kameno chimenea.

poto vasija, pote; olla, cazuela.

kaldrono caldera, caldero.

boli hervir, ebullir.

vaporo vapor.

pordo puerta.

korto patio, corral.


§ 26.

Kie vi estas? – Mi estas en la ĝardeno. – Kien vi iras? – Mi iras en la ĝardenon. – La birdo flugas en la ĉambro (= ĝi estas en la ĉambro kaj flugas en ĝi). – La birdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas nun en ĝin). – Mi vojaĝas en Hispanujo. – Mi vojaĝas en Hispanujon. – Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo. – Mi metis la manon sur la tablon. – El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito. – Super la tero sin trovas aero. – Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. – Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. – En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. – La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. – Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro. – Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro. – Li diras, ke mi estas atenta. – Li petas, ke mi estu atenta. – Kvankam vi estas riĉa, mi dubas, ĉu vi estas feliĉa. – Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus. – Se li jam venis, petu lin al mi. – Ho, Dio! kion vi faras! – Ha, kiel bele! – For de tie ĉi! – Fi, kiel abomene! – Nu, iru pli rapide!

ekster fuera de; salvo.

vojaĝi viajar.

piedo pie; pata (de animal, mueble)

benko banco (asiento).

et indica un grado menor, diminutivo; ej. muro muro, pared; mureto muro bajo; ridi reír(se) – rideti sonreír.

meti poner, colocar, meter.

kanapo canapé.

muso ratón.

lito cama, lecho.

super sobre, (por) encima de (sin contacto).

aero aire.

kafo café.

teo té.

sukero azúcar.

kremo nata; crema.

interne dentro, en el interior, por dentro.

fianĉo novio, prometido.

hirundo golondrina.

trans al otro lado de, más allá de, tras.

rivero río.

estro jefe.

atenta atento, cuidadoso.

kvankam aunque, si bien.

dubi dudar.

estimi estimar, apreciar.

fi puf, uf (interj. de asco).

abomeno aversión, odio.

rapida rápido, veloz.


§ 27.

La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa. Anstataŭ “la” oni povas ankaŭ diri “l'” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo). – Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo. Ekzemploj: skribtablo aŭ skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu daŭras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporŝipo (= ŝipo, kiu sin movas per vaporo); matenmanĝi, tagmanĝi, vespermanĝi; abonpago (= pago por la abono).

artikolo artículo.

tiam entonces.

objekto objeto, cosa material.

tia tal (clase), semejante; así.

kompreni comprender, entender.

ekzemplo ejemplo.

polo (un) polaco.

necesa necesario.

prepozicio preposición (gram.).

vokalo vocal.

kunmeti juntar; componer.

simpla simple; sencillo.

ligi atar, amarrar, unir.

radiko raíz.

soni sonar.

klara claro, límpido; comprensible.

postuli exigir.

gramatiko gramática.

nacio nación.

diversa diverso; (en pl.) distintos, varios.

ŝipo barco, buque, navío.

matenmanĝi desayunar.

aboni abonarse, suscribirse.


§ 28.

Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon “n”; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko); tiel same ni ankaŭ diras: “la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon”, kaj la vortoj “ĝardenon”, “tablon” staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj “en” kaj “sur” tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaŭe en la ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon “n” tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne. – Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon). – Mi restos hodiaŭ dome. – Jam estas tempo iri domen. – Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren. – Flanken, sinjoro! – Mi konas neniun en tiu ĉi urbo. – Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. – Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (aŭ mi ne renkontis lin, nek lian fraton).

nominativo nominativo (gram.).

iam en algún tiempo, alguna vez, un día.

akuzativo acusativo (gram.).

tie ahí, allí, allá.

dependi depender.

kaŭzo causa, motivo.

esprimi expresar, enunciar.

direkti dirigir, conducir.

celi apuntar (un arma); tener como meta.

egala igual; mismo.

ia algún, alguna, de alguna clase.

veturi viajar (ir en vehículo).

dis indica separación, dispersión; ej. iri ir – disiri separarse, dispersarse; semi sembrar – dissemi diseminar, dispersar; ŝiri rasgar – disŝiri desgarrar

flanko lado, costado.

dekstra derecho.

neniel de ninguna manera.

nek – nek ni – ni (conj.).


§ 29.

Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion “je”. Sed estas bone uzadi la vorton “je” kiel eble pli malofte. Anstataŭ la vorto “je” ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio. – Mi ridas je lia naiveco (aŭ mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon). – Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi (aŭ: la lastan fojon). – Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. – Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon). – El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri “obei al la patro” kaj “obei la patron” (anstataŭ “obei je la patro”). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri “pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”, sed ni devas diri ĉiam “pardoni al la malamiko lian kulpon”.

senco sentido; significado (de palabra, frase).

komuna común.

ebla posible, factible.

ofte a menudo, frecuentemente.

ridi reír(se).

lasta último.

sopiri ansiar, suspirar; anhelar; añorar.

regulo regla (norma, principio).

verbo verbo (gram.).

obei obedecer.

permesi permitir.


§ 30.

Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. – La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon “k”, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon “t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon “ĉ”, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu. Aldonante la prefikson “nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton “ĉi”, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton “ajn”, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu).

ia algún, alguna, de alguna clase.

ial por alguna causa, por algún motivo.

iam en algún tiempo, alguna vez, un día.

e en algún lugar.

iel de algún modo.

ies de alguien.

io algo, alguna cosa.

iom algo, un poco (cantidad).

iu alguien; algún, alguno.

konsili aconsejar.

serio serie.

pronomo pronombre.

adverbo adverbio.

litero letra.

rilati tener relación.

prefikso prefijo.

ajn ...quiera que sea.

diferenci diferir, diferenciarse.

helpi ayudar, auxiliar.

sufikso sufijo.


§ 31.

Lia kolero longe daŭris. – Li estas hodiaŭ en kolera humoro. – Li koleras kaj insultas. – Li fermis kolere la pordon. – Lia filo mortis kaj estas nun malviva. – La korpo estas morta, la animo estas senmorta. – Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon. – Li parolas, kaj lia parolo fluas dolĉe kaj agrable. – Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. – Li estas bona parolanto. – Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. – Li loĝas ekster la urbo. – La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno. – Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. – Kia granda brulo! kio brulas? – Ligno estas bona brula materialo. – La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega. – Ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. – La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton. – Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero. – Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. – Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman ĉapelon. – En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj. – Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.

humoro humor, estado de ánimo.

fermi cerrar; clausurar.

korpo cuerpo.

animo alma, ánima.

kontrakti contratar.

um sufijo sin significado definido.

(plenumi cumplir, llevar a cabo)

bruli arder, quemarse.

ligno madera.

materialo material.

bastono bastón; vara; báculo.

tegmento tejado, techumbre.

funto libra (medida de peso).

ist indica profesión, adepto de una teoría; ej. boto bota – botisto zapatero (remendón); maro mar – maristo marinero.

koloro color.

supre arriba, en lo alto.

telero plato; platillo (de balanza...).

tero tierra.

kesto cajón, caja.

lipo labio.

haro pelo, cabello.

griza gris.

vango mejilla, carrillo.


§ 32.

Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn. – Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto. – Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem. – La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro. – Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. – Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). – Mi aĉetis dekon da ovoj. –Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. – Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. – Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. – Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. – Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. – En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. – “Da” post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.

teatro teatro.

maniero manera, modo; modales (en plural)

okupi ocupar.

meĥaniko mecánica.

ĥemio química.

diplomatio diplomacia.

fiziko física.

scienco ciencia.

glaso vaso, copa.

nigra negro.

drapo paño (de lana).

signifi significar.

ovo huevo.

bordo orilla (de mar o río), rivera.

maro mar.

amaso montón, cúmulo, masa.

aŭtuno otoño.

lando país.

suferi sufrir, padecer.

najbaro vecino.

mezuri medir.


§ 33.

Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaŭ malgranda: li estas de meza kresko. – Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. – Haro estas tre maldika. – La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. – Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. – Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. – Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. – Ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon. – La fenestro longe estis nefermita; mi ĝin fermis, sed mia frato tuj ĝin denove malfermis. – Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba. – La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos. – Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon. – Malamiko venis en nian landon. – Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. – La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj. – Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. – Mia fratino estas tre bela knabino. – Mia onklino estas bona virino. – Mi vidis vian avinon kun ŝiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino. – Lia duonpatrino estas mia bofratino. – Mi havas bovon kaj bovinon. – La juna vidvino fariĝis denove fianĉino.

mezo mitad, medio, centro.

kreski crecer.

dika gordo, grueso.

larĝa ancho; amplio.

lumi lucir, brillar; resplandecer.

mola blando.

turmenti atormentar, torturar.

senti sentir; notar.

beni bendecir.

nobla noble (cualidad).

rekta recto; derecho (vertical); directo.

kurba curvo, torcido.

kredi creer.

renversi volcar, voltear; derribar; poner patas arriba.

monto monte, montaña.

kampo campo.

koko gallo.

nepo nieto.

nevo sobrino.

bo indica el parentesco resultante del matrimonio; ej. patro padre – bopatro suegro; patrino madre – bopatrino suegra; frato hermano – bofrato cuñado.

duonpatro padrastro.

bovo buey.


§ 34.

La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon. – Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon? – Mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon. – Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo. – En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo. – Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. – Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas. – Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo. – Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. – En varmega tago mi amas promeni en arbaro. – Nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas granda kaj brava. – Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. – Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron. – Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj.

viando carne (alimento).

poŝo bolsillo.

korko corcho.

tiri tirar (de); sacar.

ŝtopi tapar; obstruir; atiborrar.

botelo botella, casco.

ŝlosi cerrar (con llave).

kombi peinar.

somero verano, estío.

gliti patinar; resbalar, deslizarse.

frosto helada.

vetero tiempo (atmosférico).

haki cortar/partir (con hacha).

segi serrar, aserrar.

fosi cavar; excavar.

kudri coser.

tondi cortar (con tijeras); esquilar.

sonori sonar, resonar.

fajfi silbar, pitar.

inko tinta.

sablo arena.

sorbi absorber; sorber.

brando aguardiente.

tuko paño.

militi guerrear, hacer la guerra.

brava valiente, bravo.

kruta empinado, escarpado, abrupto.

ŝtupo escalón, peldaño.

Hispano (un) español.

Germano (un) alemán.

tamen sin embargo, no obstante.

vasta vasto, extenso; amplio.

herbo hierba.

paŝti pastar, apacentar.

bruto res, cabeza (de ganado).

precipe principalmente, sobre todo.

lano lana.

ŝafo carnero; borrego.


§ 35.

Vi parolas sensencaĵon, mia amiko. – Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo. – Akvo estas fluidaĵo. – Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon. – Sur la tablo staris diversaj sukeraĵoj. – En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj. – Via vino estas nur ia abomena acidaĵo. – La acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta. – Mi manĝis bongustan ovaĵon. – Tiu ĉi granda altaĵo ne estas natura monto. – La alteco de tiu monto ne estas tre granda. – Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. – Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. – Glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo. – La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ pli granda. – Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco. – Lia heroeco tre plaĉis al mi. – La tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj. – Mi vivas kun li en granda amikeco.

kuko pastel.

konfiti confitar, hacer confitura.

fluida fluida; líquida(arc.).

suspekti sospechar.

acida ácido, avinagrado; agrio.

vinagro vinagre.

sulfuro azufre.

azoto nitrógeno.

gusto sabor, (sentido del) gusto.

alta alto.

naturo naturaleza; condición. (cualidades).

paki empaquetar, embalar.

ĉemizo camisa.

kolo cuello, pescuezo.

cetera lo que resta, lo demás.

tolo lienzo.

glacio hielo.

frandi golos(in)ear, saborear con fruición.

heroo héroe.

plaĉi gustar, agradar, placer.

lago lago.

kovri cubrir; tapar; llenar.

naĝi nadar.

folio hoja.


§ 36.

Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj. – Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj. – Gesinjoroj N. hodiaŭ vespere venos al ni. – Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn. – La gefianĉoj staris apud la altaro. – La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino. – Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino. – La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj. – Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. – La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. – Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo. – La filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj. – La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo. – Ĉevalido estas nematura ĉevalo, kokido – nematura koko, bovido – nematura bovo, birdido – nematura birdo.

ge los dos sexos reunidos; ej. patro padre – gepatroj padre y madre; mastro dueño – gemastroj dueño y dueña.

gratuli felicitar, congratular.

altaro altar, ara.

kuraci curar, tratar enfermos.

doktoro doctor; médico.

pra indica primitivo, antepasado descendiente alejado.

id descendiente de, nacido de; ej. bovo buey – bovido ternero, novillo; Izraelo (el pueblo de) Israel (historia, Biblia) – Izraelido israelita, hebreo.

hebreo hebreo; judío.

ĉevalo caballo.


§ 37.

La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. – Ĉiuj loĝantoj de regno estas regnanoj. – Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj. – La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo. – La Parizanoj estas gajaj homoj. – Nia provincestro estas severa, sed justa. – Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufiĉe energian policestron. – Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj. – Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj. – Li estas nelerta kaj naiva provincano. – La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. – Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. – La botisto faras botojn kaj ŝuojn. – La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn. – Ŝteliston neniu lasas en sian domon. – La kuraĝa maristo dronis en la maro. – Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn. – Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston. – La riĉulo havas multe da mono. – Malsaĝulon ĉiu batas. – Timulo timas eĉ sian propran ombron. – Li estas mensogisto kaj malnoblulo. – Preĝu al la Sankta Virgulino.

an habitante, miembro, partidario de ...; ej. regno estado, reino – regnano ciudadano, súbdito; [Bogoto Bogotá – Bogotano bogotano; Madrido Madrid – Madridano madrileño].

regno estado, reino.

vilaĝano aldeano, lugareño.

provinco provincia.

severa severo.

justa justo (equitativo).

polico (cuerpo de) policía.

sufiĉe suficiente.

Kristo Cristo.

Franco (un) francés.

konfesi confesar, reconocer.

religio religión.

regimento regimiento.

boto bota (calzado).

ŝuo zapato.

lasi dejar.

droni ahogarse; hundirse.

verki escribir (obras literarias).

ul ser caracterizado por lo que indica la raíz; ej. bela bello, guapo – belulo (un) guapo; avara avaro (adj.) – avarulo un avaro, tacaño; juna joven (adj.) – junulo (un) joven; riĉa rico (adj.) – riĉulo (un) rico.

incluso, aun, hasta.

ombro sombra.

preĝi rezar, orar, rogar.

virga virgen; virginal.


§ 38.

Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj. – En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj. – Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma. – En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj. – Li sidas apud la tablo kaj dormetas. – Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo. – Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton. – Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton. Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego. – Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari. – Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. – Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo).

densa denso, espeso, tupido.

brui hacer ruido; resonar.

kaleŝo calesa; carroza.

pluvo lluvia.

pafi disparar, tirar.

ĉj, nj } diminutivos afectuosos para nombres masculinos (ĉj) y femeninos (nj).


§ 39.

En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston. – Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto. – Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto; post tri monatoj estos la edziĝo; la edziĝa soleno estos en la nova preĝejo, kaj la edziĝa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj. – Tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis. – Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. – Forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni. – Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. – En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas. – Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana. – Li venigis al si el Berlino multajn librojn. – Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. – Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto. – Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro! – La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj.

koto barro, lodo, fango.

broso cepillo.

ruĝa rojo.

honti avergonzarse.

solena solemne.

infekti infectar, contagiar.

printempo primavera.

relo raíl, carril.

rado rueda.

pendi colgar; pender.

ĉapo gorro.

vento viento.

blovi soplar

kapo cabeza.

branĉo rama.



§ 40.

En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn. – La pafado daŭris tre longe. – Mi eksaltis de surprizo. – Mi saltas tre lerte. – Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. – Lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin. – Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis, – Li kantas tre belan kanton. – La kantado estas agrabla okupo. – La diamanto havas belan brilon. – Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. – La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo. – La kuiristo sidas en la kuirejo. – La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. – Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aŭ ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo. – Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. – En la kandelingo sidis brulanta kandelo. – En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako. – La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.

surprizi sorprender.

laca cansado; harto

trompi engañar, timar; embaucar.

fulmo relámpago, rayo.

ŝviti sudar, transpirar.

bani bañar.

magazeno almacén.

vendi vender.

cigaro cigarro, puro.

tubo tubo; tubería, cañería.

fumo humo.

ing objeto en que se introduce parcialmente lo expresado por la raíz; ej. kandelo vela – kandelingo candelero.

skatolo caja, estuche.

pantalono pantalón.

surtuto abrigo, sobretodo.

brako brazo.


§ 41.

Ŝtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla. – Vitro estas rompebla kaj travidebla. – Ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla. – Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble. – Rakontu al mi vian malfeliĉon, ĉar eble mi povos helpi al vi. – Li rakontis al mi historion tute nekredeblan. – Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. – Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ, ĉar mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojn. – Li estas homo ne kredinda. – Via ago estas tre laŭdinda. – Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda. – Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema. Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venĝema. – Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. – Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj. – Sablero enfalis en mian okulon. – Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. – Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon.

ŝtalo acero.

fleksi doblar, flexionar, curvar.

vitro cristal, vidrio.

rompi romper; quebrantar (leyes).

laŭdi alabar, elogiar.

memori recordar; acordarse de.

ŝpari ahorrar, economizar.

bagatelo bagatela, nimiedad.

venĝi vengar; vengarse.

eksciti excitar, avivar.

er elemento, partícula de un todo; ej. sablo arena – sablero grano de arena.

polvo polvo.

fajro fuego.

eksplodi explotar, estallar.

pulvo pólvora.


§ 42.

Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris. – Malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin. – Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro. – Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li. – Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos. – La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero. – Mi diris al la reĝo: via reĝa moŝto, pardonu min! – El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D. – La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. – Mi volonte plenumis lian deziron. – En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. – Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, saniĝi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsaniĝi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, resanigi, resaniĝanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanulaĵo, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsaniĝo, malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p.

atingi conseguir, alcanzar, lograr.

rezultato resultado.

ŝiri rasgar, desgarrar; desgajar.

peco pedazo, trozo; pieza.

moŝto tratamiento de cortesía.

episkopo obispo.

grafo conde.

difini definir; determinar.