Ekzercaro por hispanparolantoj 27

De Wikilibros, la colección de libros de texto de contenido libre.


EKZERCARO DE LA INTERNACIA LINGVO "ESPERANTO"

La ekzercaro kompleta
§ 1. § 2. § 3. § 4. § 5. § 6. § 7. § 8. § 9. § 10. § 11. § 12. § 13. § 14. § 15. § 16. § 17. § 18. § 19. § 20. § 21.
§ 22. § 23. § 24. § 25. § 26. § 27. § 28. § 29. § 30. § 31. § 32. § 33. § 34. § 35. § 36. § 37. § 38. § 39. § 40. § 41. § 42.

§ 27.

La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa. Anstataŭ “la” oni povas ankaŭ diri “l'” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo). – Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo. Ekzemploj: skribtablo aŭ skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu daŭras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporŝipo (= ŝipo, kiu sin movas per vaporo); matenmanĝi, tagmanĝi, vespermanĝi; abonpago (= pago por la abono).

artikolo artículo.

tiam entonces.

objekto objeto, cosa material.

tia tal (clase), semejante; así.

kompreni comprender, entender.

ekzemplo ejemplo.

polo (un) polaco.

necesa necesario.

prepozicio preposición (gram.).

vokalo vocal.

kunmeti juntar; componer.

simpla simple; sencillo.

ligi atar, amarrar, unir.

radiko raíz.

soni sonar.

klara claro, límpido; comprensible.

postuli exigir.

gramatiko gramática.

nacio nación.

diversa diverso; (en pl.) distintos, varios.

ŝipo barco, buque, navío.

matenmanĝi desayunar.

aboni abonarse, suscribirse.