Esperanto/Lecturas/Koboldeto kaj sinjorino

De Wikilibros, la colección de libros de texto de contenido libre.
Saltar a: navegación, buscar

Koboldeto kaj sinjorino

Vi certe konas la koboldeton, sed ĉu vi ankaŭ konas la sinjorinon, la edzinon de la ĝardenisto? Ŝi estis legemulino, parkere sciis poemojn kaj eĉ kapablis senpene mem verki poemojn; nur la rimoj, "la rimbelsonoj", kiel ŝi nomis ilin, kaŭzis al ŝi kelkajn malfacilaĵojn. Ŝi havis talenton por skribi kaj paroli, ŝi povus esti fariĝinta pastrino, almenaŭ edzino de pastro.

"La tero estas bela en sia dimanĉa robo!" ŝi diris, kaj tiun penson ŝi estis espriminta en prozo kaj "rimbelsonoj", eĉ en kanto, same bela kiel longa.

La seminariano s-ro Kisserup - la nomo ja ne gravas - kuzo de la ĝardenisto, iam vizitis ilin, li aŭskultis la poemon de la sinjorino, kaj lia sento estis profunde impresata. " Vi vere havas spiriton, sinjorina moŝto!" li diris.

"Sensenca babilaĵo!" diris la ĝardenisto, "ne imagigu al ŝi ion tian! Virino devas esti korpo, natura korpo, kaj prizorgi siajn kuirpotojn por ne bruldifekti la kaĉon."

"Tian bruldifekton mi forprenas per arda ligno", diris la sinjorino, "kaj bruldifekton sur vi mi forprenas per kiseto. Oni povus opinii, ke vi nur pensas pri brasiko kaj terpomoj, kvankam vi ankaŭ ŝatas florojn!" kaj tiam ŝi kisis lin. "La floroj estas la spirito!" ŝi diris.

"Zorgu pri via kuirpoto!" li diris kaj iris en la ĝardenon, kiu estis lia kuirpoto.

Sed la seminariano sidis ĉe la sinjorino kaj interparolis kun ŝi. Pri ŝiaj belaj vortoj, "la tero estas bela" li kvazaŭ faris predikon siamaniere: "La tero estas bela; faru ĝin obeema al vi, estas skribite, por ke vi regu ĝin. Unu regas per spirito, alia per korpo. Unu naskiĝis kiel surpriza ekkria signo, alia kiel interrompa streketo, tiel ke oni emas demandi lin, kion li efektive volas ĉi-tie. Unu fariĝas episkopo, alia nur malriĉa seminariano, sed ĉio estas saĝe aranĝita. La tero estas kaj restas bela en sia dimanĉa robo! Tio estas pensiga poemo de via sinjorina moŝto, plena de sento kaj geografio".

"Vi havas spiriton, s-ro Kisserup", diris la sinjorino, "multan spiriton, tion mi certigas al vi! Parolante kun vi oni fariĝas klara en la kapo".

Kaj tiamaniere ili daŭrigis interparoli, same bele kaj same bone; sed ekstere en la kuirejo ankaŭ estis iu, kiu parolis; tiu estis la koboldeto, malgranda grizvestita koboldo kun ruĝaj haroj; vi certe konas lin. La koboldeto estis sidanta en la kuirejo kaj rigardis en la poton; li paroladis, sed neniu aŭdis lin, krom la granda nigra kato, la "kremŝtelisto", kiel la sinjorino nomis lin.

La koboldeto estis tre kolera kontraŭ ŝi, ĉar ŝi ne kredis je lia ekzistado; tion li sciis. Kvankam Ŝi neniam estis vidinta lin, tamen ŝi, kiu legis tiel multe, efektive devus scii, ke li ekzistas, kaj ŝi devus fari al li malgrandan komplezon. Ŝi neniam ekhavis la ideon, je kristnasko elmeti al li eĉ kulerplenon da kaĉo; kaĉon ĉiuj liaj prauloj estis ricevintaj eĉ de sinjorinoj, kiuj nepre ne estis tiaj legemulinoj, kaj ties kaĉo estis naĝinta en butero kaj kremo. - La kato aŭdante tion fariĝis tute malseka ĉirkaŭ la barbo.

"Ŝi nomas min nura stranga ideo", diris la koboldeto, "tion mi tute ne povas kompreni. Ŝi sekve neas min! Tion mi ŝtelaŭskultis, kaj ĵus mi denove ŝtelaŭskultis; ŝi sidas ĉe la knabbatisto, la seminariano, kaj flustradas kun li. Mi diras la samon kiel paĉjo, ŝia edzo: Prizorgu vian kuirpoton. Sed tion ŝi ne faras. Nun mi dum bolado transfluigos la poton: Kaj la koboldeto blovis en la fajron, kiu ekflamis kaj ekbrulis. "Surre-rurre-rup!" kaj jen la kaĉo fluanta elfluis. "Nun mi eniros kaj pinĉos truojn en la ŝtrumpojn de paĉjo", diris la koboldeto, "mi volas fari en ili grandan truon, antaŭan kaj malantaŭan, tiam ŝi estas devigata ripari ilin, kondiĉe ke ŝi ne devas verki poemojn. Poemema sinjorino, riparu la ŝtrumpojn de l'edĉjo!"

Jen la kato ternis, ĉar ĝi estis malvarmumita, malgraŭ tio ke ĝi ĉiam havis pelton sur si.

"Mi malfermis la pordon de la manĝaĵejo", diris la koboldeto, "tie staras konfitita kremo, same dika kiel farungluaĵo. Se vi ne volas leki, tiam mi volas."

"Ĉar estas mi, kiu ricevos la kulpon kaj la batojn", diris la kato, "tial lasu min leki la kremon!"

"Unue la kremon kaj poste la baton", diris la koboldeto."Sed nun mi iros en la ĉambron de la seminariano, pendigos liajn ŝelkojn sur la spegulon kaj metos liajn duonŝtrumpojn en la lavkuveton; tiam li kredos, ke la punĉo estis tro forta, kaj li sentos sin konfuza. Ĉi-nokte mi sidis sur la ŝtiparo apud la hundejo kaj amuzis min inciteti la alligitan hundon, mi igis miajn gambojn subenpendi kaj pendole svingi. La hundo ne povis atingi ilin, kiel ajn alte ĝi saltis, tio ĉagrenis ĝin, ĝi senĉese bojadis, dum mi daŭrigis pendoli; estiĝis granda bruo. La seminariano per tio vekiĝis, levis sin trifoje kaj rigardis eksteren, sed li ne vidis min, kvankam li surhavis okulvitrojn, ĉar li ĉiam dormas kun okulvitroj."


"Diru miaŭ, kiam la sinjorino venos!" diris la kato. "Mi ne povas aŭdi bone, ĉar hodiaŭ mi estas malsana."

"Vi estas malsana pro lekemo!" diris la koboldeto,"forleku la malsanon; sed viŝu vian barbon, por ke la kremo ne restu pendanta en ĝi. Nun mi iros kaj ŝtelaŭskultos".

Kaj la koboldeto stariĝis ĉe la pordo, kiu estis nur duonfermita; estis neniu en la ĉambro krom la sinjorino kaj la seminariano. Ili interparoladis pri afero, kiu, diris la seminariano, estas tiel bela, ke oni en ĉiu mastrumo devus estimi ĝin pli alte ol la kuirpoton: la spiritajn kapablecojn.

"S-ro Kisserup", diris la sinjorino, "nun mi tiuokaze montros al vi ion, kion mi neniam montris al iu viva estaĵo: miajn poemetojn! kelkaj ja estas iom longaj, mi nomis ilin "rimbelsonoj de danlandulino", ĉar mi multege ŝatas grandaĝajn vortojn."

"Oni vere devas ŝati ilin!" diris la seminariano,"oni devas ekstermi la germanajn vortojn el nia lingvo."

"Tion mi ankaŭ faras", diris la sinjorino; neniam vi aŭdos min diri "Kleiner" (bakaĵeto) aŭ "Butterdeig" (buterpasto), sed mi diras grasokuko kaj foliopasto."

Kaj ŝi prenis el la tirkesto skriblibron kun helverda kovrilo kaj du inkmakuloj.

"Estas multe da seriozo en tiu libro", ŝi diris."Mi havas plej fortan sentemon por malĝojo. Jen estas "Sopiro dum nokto", "Mia vespera ĉielruĝo" kaj "Kiam mi edziniĝis al Klemmensen", mia edzo; tiun vi ja povas transsalti, malgraŭ tio ke ĝi estas profunde sentita kaj pripensita. "La devoj de mastrino" estas la plej bona poemo. Ĉiuj poemoj estas tre malĝojigaj, ĉar tio respondas al mia inklino. Unu nura poemo estas ŝercema; ĝi enhavas kelkajn gajajn pensojn, kiajn oni ja tiam kaj tiam ekhavas, pensojn - ne ridu - pri la profesio de poeto. Tion nur scias mi mem, mia tirkesto kaj nun ankaŭ vi, s-ro Kisserup! Mi ŝategas la poezion, ĝi ekokupas, fantaziigas, influegas kaj regas min. Tion mi esprimis per la surskribo "Koboldeto". Vi certe konas la malnovan kamparsuperstiĉon pri domaj koboldetoj, kiuj vizitas la domojn. Mi imagas, ke mi mem estas la domo, kaj ke la poezio, la sentoj en mi, estas la koboldeto, la spirito, kiu regas; ties potencon kaj altecon mi prikantis en "Koboldeto", sed vi devas mane kaj buŝe promesi al mi, ke vi neniam malkaŝu tion al mia edzo aŭ iu ajn. Legu ĝin laŭte, tiel ke mi aŭdos, ĉu vi komprenas mian skribon."

La seminariano legis, kaj la sinjorino aŭskultis, kaj la koboldeto faris la samon; li ŝtelaŭskultis, kiel vi ja scias; li estis veninta ĵus, kiam la surskribo "Koboldeto" estis laŭtlegata.

"Tio ja koncernas min!" li diris. "Mi estas scivolema, kion ŝi skribis pri mi. Jes, mi pinĉis ŝin, prenis ŝiajn ovojn, ŝtelis ŝiajn kokidojn, forprenis la grason de la grasbovido. Eble la sinjorino ŝanĝis sian opinion!"

Kaj li ŝtelaŭskultis pintigante la buŝon kaj streĉante la orelojn, sed kiam li aŭdis lin legi pri la gloro kaj la potenco de la koboldeto, per ties rego super la sinjorino - ni memoru, ke estis la poezio, al kiu ŝi celis, dum la koboldeto kredis, ke la surskribo celas lin mem - tiam la etulo ridetis pli kaj pli, liaj okuloj ekbriletis pro ĝojo, kaj kvazaŭ aperis io distingita en liaj buŝanguloj. Li eklevis siajn kalkanojn, ekstaris sur la piedfingroj kaj fariĝis tutan colon pli granda ol antaŭe; li ege ĝojis pri tio, kio estis dirata pri la koboldeto.

"La sinjorino estas spirita kaj klereca. Kiel maljuste mi pensis pri tiu virino! ŝi donis al mi lokon en siaj rimbelsonoj, kiuj estos presataj kaj legataj. De nun estu malpermesate al la kato trinki ŝian kremon, tion mi mem faros. Unu ja trinkas malpli ol du, per tio oni povas ŝpari, kaj mi volas enkonduki ŝparecon kaj estimi kaj honori la sinjorinon!"

"Kiel multe li similas al homoj, tiu koboldeto!" diris la maljuna kato."Se la sinjorino nur miaŭetas pri li, tiam li tuj ŝanĝas sian opinion. Ŝi estas ŝanĝanima, la sinjorino!"

Sed ne estis ŝi, kiu estis ŝanĝanima, sed la koboldeto, ĉar li estis homo.

Se vi ne povas kompreni tiun historieton, demandu iun, sed demandu nek la koboldeton, nek la sinjorinon.

El duendecillo y la señora

Al duende lo conoces, pero, ¿y a la mujer del jardinero? Era muy leída, se sabía versos de memoria, incluso era capaz de escribir algunos sin gran dificultad; sólo las rimas, el «remache», como ella decía, le costaba un regular esfuerzo. Tenía dotes de escritora y de oradora; habría sido un buen señor rector o, cuando menos, una buena señora rectora.

- Es hermosa la Tierra en su ropaje dominguero - había dicho, expresando luego este pensamiento revestido de bellas palabras y «remachándolas», es decir, componiendo una canción edificante, bella y larga.

El señor seminarista Kisserup - aunque el nombre no hace al caso - era primo suyo, y acertó a encontrarse de visita en casa de la familia del jardinero. Escuchó su poesía y la encontró buena, excelente incluso, según dijo. - ¡Tiene usted talento, señora! - añadió.

- ¡No diga sandeces! - atajó el jardinero -. No le meta esas tonterías en la cabeza. Una mujer no necesita talento. Lo que le hace falta es cuerpo, un cuerpo sano y dispuesto, y saber atender a sus pucheros, para que no se quemen las papillas.

- El sabor a quemado lo quito con carbón - respondió la mujer -, y, cuando tú estás enfurruñado, lo arreglo con un besito. Creería una que no piensas sino en coles y patatas, y, sin embargo, bien te gustan las flores - y le dio un beso -. ¡Las flores son el espíritu! - añadió.

- Atiende a tu cocina - gruñó él, dirigiéndose al jardín, que era el puchero de su incumbencia.

Entretanto, el seminarista tomó asiento junto a la señora y se puso a charlar con ella. Sobre su lema «Es hermosa la Tierra» pronunció una especie de sermón muy bien compuesto.

- La Tierra es hermosa, sometedla a vuestro poder, se nos ha dicho, y nosotros nos hicimos señores de ella. Uno lo es por el espíritu, otro por el cuerpo; uno fue puesto en el mundo como signo de admiración, otro como guión mayor, y cada uno puede preguntarse: ¿cuál es mi destino? Éste será obispo, aquél será sólo un pobre seminarista, pero todo está sabiamente dispuesto. La Tierra es hermosa, y siempre lleva su ropaje dominguero. Vuestra poesía hace pensar, y está llena de sentimiento y de geografía.

- Tiene usted ingenio, señor Kisserup - respondió la mujer. - Mucho ingenio, se lo aseguro. - Hablando con usted, veo más claro en mí misma. Y siguieron tratando de cosas bellas y virtuosas. Pero en la cocina había también alguien que hablaba; era el duendecillo, el duendecillo vestido de gris, con su gorrito rojo. Ya lo conoces.

Pues el duendecillo estaba en la cocina vigilando el puchero; hablaba, pero nadie lo atendía, excepto el gato negro, el «ladrón de nata», como lo llamaba la mujer.

El duendecillo estaba enojado con la señora porque - bien lo sabía él - no creía en su existencia. Es verdad que nunca lo había visto, pero, dada su vasta erudición, no tenía disculpa que no supiera que él estaba allí y no le mostrara una cierta deferencia. Jamás se le ocurrió ponerle, en Nochebuena, una buena cucharada de sabrosas papillas, homenaje que todos sus antecesores habían recibido, incluso de mujeres privadas de toda cultura. Las papillas habían quedado en mantequilla y nata. Al gato se le hacía la boca agua sólo de oírlo.

- Me llama una entelequia - dijo el duendecillo -, lo cual no me cabe en la cabeza. ¡Me niega, simplemente! Ya lo había oído antes, y ahora he tenido que escucharlo otra vez. Allí está charlando con ese calzonazos de seminarista. Yo estoy con el marido: «¡Atiende a tu puchero!». ¡Pero quiá! ¡Voy a hacer que se queme la comida!

Y el duendecillo se puso a soplar en el fuego, que se reavivó y empezó a chisporrotear. ¡Surte­rurre-rup! La olla hierve que te hierve.

- Ahora voy al dormitorio a hacer agujeros en los calcetines del padre - continuó el duendecillo -. Haré uno grande en los dedos y otro en el talón; eso le dará que zurcir, siempre que sus poesías le dejen tiempo para eso. ¡Poetisa, poetiza de una vez las medias del padre! El gato estornudó; se había resfriado, a pesar de su buen abrigo de piel.

- He abierto la puerta de la despensa - dijo el duendecillo -. Hay allí nata cocida, espesa como gachas. Si no la quieres, me la como yo.

- Puesto que, sea como fuere, me voy a llevar la culpa y los palos - dijo el gato mejor será que la saboree yo.

- Primero la dulce nata, luego los amargos palos - contestó el duendecillo. - Pero ahora me voy al cuarto del seminarista, a colgarle los tirantes del espejo y a meterle los calcetines en la jofaina; creerá que el ponche era demasiado fuerte y que se le subió a la cabeza. Esta noche me estuve sentado en la pila de leña, al lado de la perrera; me gusta fastidiar al perro.

Dejé colgar las piernas y venga balancearlas, y el mastín no podía alcanzarlas, aunque saltaba con todas sus fuerzas.

Aquello lo sacaba de quicio, y venga ladrar y más ladrar, y yo venga balancearme; se armó un ruido infernal. Despertamos al seminarista, el cual se levantó tres veces, asomándose a la ventana a ver qué ocurría, pero no vio nada, a pesar de que llevaba puestas las gafas; siempre duerme con gafas.

- Di «¡miau!» si viene la mujer - interrumpióle el gato - Oigo mal hoy, estoy enfermo.

- Te regalaste demasiado - replicó el duendecillo -. Vete al plato y saca el vientre de penas. Pero ten cuidado de secarte los bigotes, no se te vaya a quedar nata pegada en ellos. Anda, vete, yo vigilaré.

Y el duendecillo se quedó en la puerta, que estaba entornada; aparte la mujer y el seminarista, no había nadie en el cuarto. Hablaban acerca de lo que, según expresara el estudiante con tanta elegancia, en toda economía doméstica debería estar por encima de ollas y cazuelas: los dones espirituales.

- Señor Kisserup - dijo la mujer -, ya que se presenta la oportunidad, voy a enseñarle algo que no he mostrado a ningún alma viviente, y mucho menos a mi marido: mis ensayos poéticos, mis pequeños versos, aunque hay algunos bastante largos. Los he llamado «Confidencias de una dueña honesta». ¡Doy tanto valor a las palabras castizas de nuestra lengua!

- Hay que dárselo - replicó el seminarista -. Es necesario desterrar de nuestro idioma todos los extranjerismos.

- Siempre lo hago - afirmó la mujer -. Jamás digo «merengue» ni «tallarines», sino «rosquilla espumosa» y «pasta de sopa en cintas». Y así diciendo, sacó del cajón un cuaderno de reluciente cubierta verde, con dos manchurrones de tinta.

- Es un libro muy grave y melancólico - dijo -. Tengo cierta inclinación a lo triste. Aquí encontrará «El suspiro en la noche», «Mi ocaso» y «Cuando me casé con Clemente», es decir, mi marido. Todo esto puede usted saltarlo, aunque está hondamente sentido y pensado. La mejor composición es la titulada «Los deberes del ama de casa»; toda ella impregnada de tristeza, pues me abandono a mis inclinaciones. Una sola poesía tiene carácter jocoso; hay en ella algunos pensamientos alegres, de esos que de vez en cuando se le ocurren a uno; pensamientos sobre - no se ría usted - la condición de una poetisa. Sólo la conocemos yo, mi cajón, y ahora usted, señor Kisserup. Amo la Poesía, se adueña de mí, me hostiga, me domina, me gobierna. Lo he dicho bajo el título «El duendecillo». Seguramente usted conoce la antigua superstición campesina del duendecillo, que hace de las suyas en las casas. Pues imaginé que la casa era yo, y que la Poesía, las impresiones que siento, eran el duendecillo, el espíritu que la rige. En esta composición he cantado el poder y la grandeza de este personaje, pero debe usted prometerme solemnemente que no lo revelará a mi marido ni a nadie. Lea en voz alta para que yo pueda oírla, suponiendo que pueda descifrar mi escritura.

Y el seminarista leyó y la mujer escuchó, y escuchó también el duendecillo. Estaba al acecho, como bien sabes, y acababa de deslizarse en la habitación cuando el seminarista leyó en alta voz el titulo.

- ¡Esto va para mí! - dijo -. ¿Qué debe haber escrito sobre mi persona? La voy a fastidiar. Le quitaré los huevos y los polluelos, y haré correr a la ternera hasta que se le quede en los huesos. ¡Se acordará de mí, ama de casa!

Y aguzó el oído, prestando toda su atención; pero cuanto más oía de las excelencias y el poder del duendecillo, de su dominio sobre la mujer - y ten en cuenta que al decir duendecillo ella entendía la Poesía, mientras aquél se atenía al sentido literal del título -, tanto más se sonreía el minúsculo personaje. Sus ojos centelleaban de gozo, en las comisuras de su boca se dibujaba una sonrisa, se levantaba sobre los talones y las puntas de los pies, tanto que creció una pulgada. Estaba encantado de lo que se decía acerca del duendecillo.

- Verdaderamente, esta señora tiene ingenio y cultura. ¡Qué mal la había juzgado! Me ha inmortalizado en sus «Confidencias»; irá a parar a la imprenta y correré en boca de la gente. Desde hoy no dejaré que el gato se zampe la nata; me la reservo para mi. Uno bebe menos que dos, y esto es siempre un ahorro, un ahorro que voy a introducir, aparte que respetaré a la señora.

- Es exactamente como los hombres este duende - observó el viejo gato -. Ha bastado una palabra zalamera de la señora, una sola, para hacerle cambiar de opinión. ¡Qué taimada es nuestra señora!

Y no es que la señora fuera taimada, sino que el duende era como, son los seres humanos.

Si no entiendes este cuento, dímelo. Pero guárdate de preguntar al duendecillo y a la señora.