Esperanto/Carrusel
Apariencia
La frase del día para hoy 52º jueves del año es:
"Vorto donita estas kiel leĝo."
Zamenhofa Proverbaro
Todas las frases del carrusel son:
Arbaro aŭdas, kampo vidas. | Zamenhofa Proverbaro |
Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus. | Morteza Mirbaghian |
Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas. | Zamenhofa Proverbaro |
Deziru, ne deziru -- ordon' estas, iru! | Zamenhofa Proverbaro |
Multe entreprenis, sed ne multe eltenis. | Zamenhofa Proverbaro |
Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj. | Zamenhofa Proverbaro |
Bonfaron oni facile forgesas. | Zamenhofa Proverbaro |
Laboro homon nutras, sen laboro li putras. | Zamenhofa Proverbaro |
Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas. | Zamenhofa Proverbaro |
Senmakula floro estas Dio. | Persa Proverbo |
Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron. | Zamenhofa Proverbaro |
Amikeco aparte, afero aparte. | Zamenhofa Proverbaro |
Rido matene -- ploro vespere. | Zamenhofa Proverbaro |
Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko. | Zamenhofa Proverbaro |
Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj. | Zamenhofa Proverbaro |
Malsatulo manĝas eĉ ŝtonon. | Persa Proverbo |
Inter miaj muroj estu miaj plezuroj. | Zamenhofa Proverbaro |
Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas. | Zamenhofa Proverbaro |
Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas. | Zamenhofa Proverbaro |
Malplena sako tentas al peko. | Zamenhofa Proverbaro |
Eĉ por plej terura tago venas vespero. | Zamenhofa Proverbaro |
Eksalte senhalte. | Zamenhofa Proverbaro |
Ĝi estas mustardo post la manĝo. | Zamenhofa Proverbaro |
Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras. | Zamenhofa Proverbaro |
Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas. | Zamenhofa Proverbaro |
Se unu ne venis, dek ne atendas. | Zamenhofa Proverbaro |
Sonorado al li venas, sed de kie -- li ne komprenas. | Zamenhofa Proverbaro |
Obstina kiel kapro. | Zamenhofa Proverbaro |
Malforta kandelo venas : mallumo jam ne tute plenas. | Marjorie-Boulton |
Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas. | Zamenhofa Proverbaro |
Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen just' kaj libero. | Morteza Mirbaghian |
Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas. | Zamenhofa Proverbaro |
Ĝi jam staras al mi en la gorĝo. | Zamenhofa Proverbaro |
Teni la okulojn en streĉo. | Zamenhofa Proverbaro |
Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras. | Zamenhofa Proverbaro |
Kiu tro certas pri sia vero, kreas inferon sur la tero. | Marjorie-Boulton |
Tro rapida akcelo ne kondukas al celo. | Zamenhofa Proverbaro |
Doni la tonon. | Zamenhofa Proverbaro |
Edzo kaj edzino estas nur unu. | Zamenhofa Proverbaro |
Multaj milonoj iĝas milionoj. | Marjorie-Boulton |
Tranĉi rekte en la karnon. | Zamenhofa Proverbaro |
En sia dometo li estas atleto. | Zamenhofa Proverbaro |
Amo estas supo: ju pli varma, des pli ĉarma. | Morteza Mirbaghian |
Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo. | Zamenhofa Proverbaro |
Peto de barono estas ordono. | Zamenhofa Proverbaro |
Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo. | Zamenhofa Proverbaro |
Mi devis lukti kontraŭ tri malamikoj: unue mi mem, due la hindianojn, trie la anglojn. | Mohandas Karamchand GANDHI |
Kie timo, tie honto. | Zamenhofa Proverbaro |
Esti sub la ŝuo (de sia edzino). | Zamenhofa Proverbaro |
Trapafadi la aeron. | Zamenhofa Proverbaro |
Ne ekzistas fumo sen fajro. | Zamenhofa Proverbaro |
Meti trabojn sur la vojon. | Zamenhofa Proverbaro |
Ricevis bandito laŭ sia merito. | Zamenhofa Proverbaro |
Lia animo forkuris en la pinton de la piedo. | Zamenhofa Proverbaro |
Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo. | Zamenhofa Proverbaro |
La lastan el amaso atakas la hundo. | Zamenhofa Proverbaro |
Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo. | Morteza Mirbaghian |
Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto. | Zamenhofa Proverbaro |
El la sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon. | Zamenhofa Proverbaro |
Azeno ne komprenas valoron de sukero kaj bombono. | Persa Proverbo |
Hom' malesperas, Dio aperas. | Zamenhofa Proverbaro |
Interbatalo de katoj estas bona por la ratoj. | Morteza Mirbaghian |
Se fiŝo ekaperus el seka rivero, el politikista buŝo aperus vero. | Morteza Mirbaghian |
Kiu demandas, tiu ne eraras. | Zamenhofa Proverbaro |
Per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso. | Zamenhofa Proverbaro |
Pastron nutras preĝejo. | Zamenhofa Proverbaro |
Pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto. | Zamenhofa Proverbaro |
Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas. | Zamenhofa Proverbaro |
Pekon serĉi oni ne bezonas. | Zamenhofa Proverbaro |
Unu vundo alian kuracas. | Zamenhofa Proverbaro |
Trafi per la vizaĝo en koton. | Zamenhofa Proverbaro |
Neĝo kaŝas nur ĝis printempo. | Zamenhofa Proverbaro |
Dio puni deziras, li la saĝon fortiras. | Zamenhofa Proverbaro |
Ne movi la buŝon! | Zamenhofa Proverbaro |
Kiu multe parolas, malamikon konsolas. | Zamenhofa Proverbaro |
Malhumileco estas kara plezuro. | Zamenhofa Proverbaro |
Lango estas gardanto de kapo. | Persa Proverbo |
Konsilu kiu povas. | Zamenhofa Proverbaro |
Ke knabo ŝtelis prunon, ne nigrigos la sunon. | Marjorie-Boulton |
Estu la ŝanĝiĝo, kiun vi deziras vidi en la mondo! | Mohandas Karamchand GANDHI |
Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon. | Zamenhofa Proverbaro |
Li havas pli da mono ol da bezono. | Zamenhofa Proverbaro |
En la leĝaj okuloj, ĉiuj estas egaluloj. | Morteza Mirbaghian |
Kiu mensogas kutime, mensogas sentime. | Zamenhofa Proverbaro |
Bovidon mi atendis, -- infanon Dio sendis. | Zamenhofa Proverbaro |
Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo. | Zamenhofa Proverbaro |
Per bezono venas mono. | Zamenhofa Proverbaro |
La afero malsukcesis. | Zamenhofa Proverbaro |
La parto plej vasta venos la lasta. | Zamenhofa Proverbaro |
Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero. | Zamenhofa Proverbaro |
Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan. | Zamenhofa Proverbaro |
Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn. | Morteza Mirbaghian |
Avarulo avaras, heredantoj malŝparas. | Zamenhofa Proverbaro |
Kuraĝo ĉion atingas. | Zamenhofa Proverbaro |
Dio punas laŭ la fortoj. | Zamenhofa Proverbaro |
Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima. | Zamenhofa Proverbaro |
Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita. | Zamenhofa Proverbaro |
Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo. | Zamenhofa Proverbaro |
Ni vidas, kiu ridas, -- kiu ploras, ni ne vidas. | Zamenhofa Proverbaro |
Havi orelojn sur ĝusta loko. | Zamenhofa Proverbaro |
Esploru la kavernon, sed portu lanternon. | Marjorie-Boulton |
Aŭ ĉio, aŭ nenio. | Zamenhofa Proverbaro |
Volanta kruro ne laciĝas de kuro. | Zamenhofa Proverbaro |
Mi havas pri tio nek scion nek supozon. | Zamenhofa Proverbaro |
Kiu pekis, tiu pagas. | Zamenhofa Proverbaro |
Falinton ĉiu atakas. | Zamenhofa Proverbaro |
Pasero sperta ne bezonas averton. | Zamenhofa Proverbaro |
Homo bagatelema. | Zamenhofa Proverbaro |
Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo. | Zamenhofa Proverbaro |
Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun. | Zamenhofa Proverbaro |
Longa konsidero savas de sufero. | Zamenhofa Proverbaro |
Kio pasis, ne revenos. | Zamenhofa Proverbaro |
Se ne estus pro profito, nenie okazus milito. | Morteza Mirbaghian |
Ricevos vulpo por sia kulpo. | Zamenhofa Proverbaro |
Reĝo donacis, sed polico minacas. | Zamenhofa Proverbaro |
Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu. | Zamenhofa Proverbaro |
Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis. | Zamenhofa Proverbaro |
Kelktempa ĉeso ne estas forgeso. | Zamenhofa Proverbaro |
Por ŝafo tondita Dio venton moderigas. | Zamenhofa Proverbaro |
Multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas. | Zamenhofa Proverbaro |
Fordoni anseron, por ricevi paseron. | Zamenhofa Proverbaro |
De superfluo malboniĝas la ĝuo. | Zamenhofa Proverbaro |
Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu. | Zamenhofa Proverbaro |
Lupo ne manĝas lupon. | Persa Proverbo |
Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo. | Zamenhofa Proverbaro |
Nek al temo, nek al celo. | Zamenhofa Proverbaro |
Bato de frato estas sen kompato. | Zamenhofa Proverbaro |
Tro forta ĵuro -- la afero ne pura. | Zamenhofa Proverbaro |
Li mensogas maŝine. | Zamenhofa Proverbaro |
La fino kronas la verkon. | Zamenhofa Proverbaro |
Ĉio supermezura estas terura. | Zamenhofa Proverbaro |
Vi amas preni, amu redoni. | Zamenhofa Proverbaro |
Prudento ektimas, se promesoj senlimas. | Marjorie-Boulton |
Du botoj faras paron. | Zamenhofa Proverbaro |
Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas. | Zamenhofa Proverbaro |
Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas. | Zamenhofa Proverbaro |
Malgranda birdeto, sed akra ungeto. | Zamenhofa Proverbaro |
En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos. | Zamenhofa Proverbaro |
Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue. | Zamenhofa Proverbaro |
Konstrui kastelojn en aero. | Zamenhofa Proverbaro |
Mizero saltas, mizero haltas. | Zamenhofa Proverbaro |
Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas. | Zamenhofa Proverbaro |
Amo kaj parfumo ne estas kaŝeblaj. | Persa Proverbo |
Ne rapidu, trankvile decidu. | Zamenhofa Proverbaro |
Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno -- neniam vivas sen reciproka malbeno. | Zamenhofa Proverbaro |
Vivi larĝe kaj lukse. | Zamenhofa Proverbaro |
Paroli dolĉe en la orelon. | Zamenhofa Proverbaro |
Formeti en arĥivon. | Zamenhofa Proverbaro |
Montroj kaj konsiloj estas facilaj. | Zamenhofa Proverbaro |
Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro. | Zamenhofa Proverbaro |
Metio lacigas, metio vivigas. | Zamenhofa Proverbaro |
Amiko fidela estas trezoro plej bela. | Zamenhofa Proverbaro |
Per tro multa varto malboniĝas la farto. | Zamenhofa Proverbaro |
Ĉiu por si, por ĉiuj Di'. | Zamenhofa Proverbaro |
Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo. | Zamenhofa Proverbaro |
Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem. | Zamenhofa Proverbaro |
Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti. | Zamenhofa Proverbaro |
La homo devas esti feliĉa. Sed, nu , pri kio ? | VOLTAIRE |
La vivo staras sur la karto. | Zamenhofa Proverbaro |
Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis. | Zamenhofa Proverbaro |
Bato de patrino ne longe doloras. | Zamenhofa Proverbaro |
Muro havas muson kaj muso havas orelojn. | Persa Proverbo |
La mondo estas loko por testo, ne loko por ripozo kaj festo. | Persa Proverbo |
Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion. | Zamenhofa Proverbaro |
Post alkutimiĝo doloras disiĝo. | Zamenhofa Proverbaro |
Filo konfesis, patro forgesis. | Zamenhofa Proverbaro |
Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj. | Zamenhofa Proverbaro |
Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro. | Zamenhofa Proverbaro |
Pli ol kruelaj reĝoj, vundas maljustaj leĝoj. | Morteza Mirbaghian |
Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon. | Zamenhofa Proverbaro |
Plibono estas malamiko de bono. | Zamenhofa Proverbaro |
Pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido. | Zamenhofa Proverbaro |
Donaco nesincera estas donaco infera. | Zamenhofa Proverbaro |
Per mano de aliulo kaptu serpenton. | Persa Proverbo |
Pli kara estas kapo ol ĉapo. | Zamenhofa Proverbaro |
Per la kapo malsupren. | Zamenhofa Proverbaro |
Ju pli da donoj, des pli da amikoj. | Zamenhofa Proverbaro |
Kapo kun herbo, sen guto da cerbo. | Zamenhofa Proverbaro |
Al porko Dio kornojn ne donas. | Zamenhofa Proverbaro |
Tablo kovrita faras amikojn. | Zamenhofa Proverbaro |
Petron kruro doloras, Karolo ne lamas. | Zamenhofa Proverbaro |
Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo. | Zamenhofa Proverbaro |
Tordi ŝnurojn el sablo. | Zamenhofa Proverbaro |
Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron. | Zamenhofa Proverbaro |
Vergo doloras, sed saĝon ellaboras. | Zamenhofa Proverbaro |
Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon. | Zamenhofa Proverbaro |
Havi varman lokon. | Zamenhofa Proverbaro |
Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela. | Zamenhofa Proverbaro |
Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono. | Zamenhofa Proverbaro |
Celi anseron, trafi aeron. | Zamenhofa Proverbaro |
Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas. | Zamenhofa Proverbaro |
Dio donis oficon, Dio donas kapablon. | Zamenhofa Proverbaro |
Kiu akceptas donacon, perdas la pacon. | Zamenhofa Proverbaro |
Ne kotas besto en sia nesto. | Zamenhofa Proverbaro |
Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte. | Zamenhofa Proverbaro |
Unuavice ili ignoras vin, poste ili priridas vin, poste ili kontraŭbatalas al vi, kaj fine vi venkas. | Mohandas Karamchand GANDHI |
Plej certa laboro -- laboro per oro. | Zamenhofa Proverbaro |
Malsatulon la fabloj ne nutros. | Zamenhofa Proverbaro |
Ne valoras la faro la koston de l' preparo. | Zamenhofa Proverbaro |
Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas. | Zamenhofa Proverbaro |
Ĉe vesto velura suferas stomako. | Zamenhofa Proverbaro |
Ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero. | Zamenhofa Proverbaro |
Gardatan ŝafon eĉ lupo timas. | Zamenhofa Proverbaro |
Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen. | Zamenhofa Proverbaro |
Se eblus fajron per fajro estingi, eblus pacon per batalo atingi. | Morteza Mirbaghian |
Ore belas la fazano ; blue belas genciano. | Marjorie-Boulton |
Ne helpas spegulo al malbelulo. | Zamenhofa Proverbaro |
Se stomako doloras, kapo laboras. | Zamenhofa Proverbaro |
Por gasto ne petita mankas kulero. | Zamenhofa Proverbaro |
La unua leĝo pri amikeco estas, ke oni devas ĝin prizorgi, la dua, ke oni estu indulga kiam la unua estas malzorgita | VOLTAIRE |
Grandaj malbonoj -- grandaj rimedoj. | Zamenhofa Proverbaro |
Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido. | Zamenhofa Proverbaro |
Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus. | Zamenhofa Proverbaro |
Al la buŝo de "oni" neniu povas ordoni. | Zamenhofa Proverbaro |
Se neniu plendas, neniu defendas. | Zamenhofa Proverbaro |
La plej danĝera homo -- malbona in' en domo. | Zamenhofa Proverbaro |
Neevitebla malbono. | Zamenhofa Proverbaro |
Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj -- doloron. | Zamenhofa Proverbaro |
Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso. | Zamenhofa Proverbaro |
Kiam kato promenas, la musoj festenas. | Zamenhofa Proverbaro |
Ventro malsata orelon ne havas. | Zamenhofa Proverbaro |
Senlanigu, sed ne senfeligu. | Zamenhofa Proverbaro |
Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono. | Zamenhofa Proverbaro |
De semo putra venas frukto ne nutra. | Zamenhofa Proverbaro |
Restu tajloro ĉe via laboro. | Zamenhofa Proverbaro |
Por eviti kverelojn, edzo fermu orelojn. | Morteza Mirbaghian |
Kiu ŝvitas, tiu profitas. | Zamenhofa Proverbaro |
Senpaga vinagro pli dolĉas ol mielo. | Persa Proverbo |
Instruas mizero manĝi panon sen butero. | Zamenhofa Proverbaro |
Laboro kaj pacienco kondukas al potenco. | Zamenhofa Proverbaro |
Ne ĉiam estas sankta Johano. | Zamenhofa Proverbaro |
Ĉe tablo malplena babilo ne fluas. | Zamenhofa Proverbaro |
Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras. | Zamenhofa Proverbaro |
Kion koro sentas, lango prezentas. | Zamenhofa Proverbaro |
Ĉia dono estas bono. | Zamenhofa Proverbaro |
Lernado era,era,era : kaj vi iam estos klera. | Marjorie-Boulton |
De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis. | Zamenhofa Proverbaro |
Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas. | Zamenhofa Proverbaro |
Barelo malplena sonas plej laŭte. | Zamenhofa Proverbaro |
Por patrino ne ekzistas infano malbela. | Zamenhofa Proverbaro |
Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis. | Zamenhofa Proverbaro |
Inter la blinduloj reĝas la strabuloj. | Zamenhofa Proverbaro |
Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo. | Zamenhofa Proverbaro |
Celis paseron, trafis anseron. | Zamenhofa Proverbaro |
Trezoro kaj serpento, floro kaj dorno, ĝojo kaj malĝojo kunestas. | Persa Proverbo |
Kion rajtas leono, ne rajtas azeno. | Zamenhofa Proverbaro |
Lupo dormanta ŝafon ne kaptas. | Zamenhofa Proverbaro |
Nenia peno nek provo donos lakton de bovo. | Zamenhofa Proverbaro |
Neniom da oro, sed bona gloro. | Zamenhofa Proverbaro |
Pagi por fremda festeno. | Zamenhofa Proverbaro |
Ne tuŝu min. Ne kirlu miajn cirklojn. | Arkimedo |
Ni laboru kaj esperu. | Zamenhofa Proverbaro |
Leĝo malaperas, moro daŭras. | Zamenhofa Proverbaro |
Esti inter martelo kaj amboso. | Zamenhofa Proverbaro |
Fermitaj estu buŝoj de saĝuloj, sed malfermitaj iliaj okuloj. | Morteza Mirbaghian |
Vinoj kolektiĝas en la kelo, kiel volumoj en la libroservo de UEA | Marjorie-Boulton |
Feliĉo, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela. | Morteza Mirbaghian |
Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos. | Zamenhofa Proverbaro |
Barbo potenca, sed kapo sensenca. | Zamenhofa Proverbaro |
Ne atendita, ne esperita ofte venas subite. | Zamenhofa Proverbaro |
Groŝon ŝtelis -- ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis -- financisto. | Zamenhofa Proverbaro |
Dormo estas frato de morto. | Persa Proverbo |
Piki al iu la vundan lokon. | Zamenhofa Proverbaro |
La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas. | Zamenhofa Proverbaro |
Unu hako kverkon ne faligas. | Zamenhofa Proverbaro |
Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon. | Zamenhofa Proverbaro |
En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon. | Zamenhofa Proverbaro |
Per eraro ne praviĝas la faro. | Zamenhofa Proverbaro |
Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata. | Zamenhofa Proverbaro |
Pri lando malproksima estas bone mensogi. | Zamenhofa Proverbaro |
Infana inklino restas ĝis la fino. | Zamenhofa Proverbaro |
Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj. | Zamenhofa Proverbaro |
Nigro sur blanko pruvas sen manko. | Zamenhofa Proverbaro |
Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras. | Zamenhofa Proverbaro |
Malgranda pezo, sed granda prezo. | Zamenhofa Proverbaro |
Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano. | Zamenhofa Proverbaro |
Homo fidas, feliĉo decidas. | Zamenhofa Proverbaro |
Jes, se iel flugus talpoj, ili flugus super alpoj. | Marjorie-Boulton |
Ĵeti bastonon en la radon. | Zamenhofa Proverbaro |
Kiu sian langon katenas, Dio lin benas. | Zamenhofa Proverbaro |
Vundo(kaŭzita) de lango pli malbonas ol tiu de glavo. | Persa Proverbo |
Venas profito -- venas merito. | Zamenhofa Proverbaro |
Kiu neniam estimas, lia spirito ŝlimas. | Marjorie-Boulton |
Konu nin, ŝatu nin! | Zamenhofa Proverbaro |
Tie ĉi malbone, tie nebone. | Zamenhofa Proverbaro |
Amanto estas blinda. | Persa Proverbo |
Bona estas domo nova kaj amiko malnova. | Zamenhofa Proverbaro |
Saĝa hundo post la vundo. | Zamenhofa Proverbaro |
Dio al vi donis, por ke vi povu doni. | Zamenhofa Proverbaro |
Gardu kandelon por la nokto. | Zamenhofa Proverbaro |
Kapo majesta, sed cerbo modesta. | Zamenhofa Proverbaro |
Eŭreka! | Arkimedo |
Truon de l' honoro flikos neniu tajloro. | Zamenhofa Proverbaro |
Propra volo ordonon superas. | Zamenhofa Proverbaro |
Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras. | Zamenhofa Proverbaro |
Kiu agas afable, vivas agrable. | Zamenhofa Proverbaro |
Antaŭ la lango laboru la cerbo. | Zamenhofa Proverbaro |
De tro da pano venas malsano. | Zamenhofa Proverbaro |
Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas. | Zamenhofa Proverbaro |
Laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro. | Zamenhofa Proverbaro |
Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango. | Zamenhofa Proverbaro |
Loĝi en la fino de la mondo. | Zamenhofa Proverbaro |
Al mono kaj forto humiliĝas la sorto. | Zamenhofa Proverbaro |
Mi konas miajn homojn. | Zamenhofa Proverbaro |
Kiu garantias, trankvilon ne scias. | Zamenhofa Proverbaro |
Amikoj konsistas el tri grupoj; Amiko, amiko de amiko kaj malamiko de malamiko. | Persa Proverbo |
Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas. | Zamenhofa Proverbaro |
Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon. | Zamenhofa Proverbaro |
Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas. | Zamenhofa Proverbaro |
Ĉiu medalo du flankojn posedas. | Zamenhofa Proverbaro |
Kie dento doloras, tien iras la lango. | Zamenhofa Proverbaro |
Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara. | Zamenhofa Proverbaro |
Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas. | Zamenhofa Proverbaro |
Avarulo pagas duoble. | Zamenhofa Proverbaro |
Ankoraŭ neniu evitis la sorton. | Zamenhofa Proverbaro |
Bona vino al la fino. | Zamenhofa Proverbaro |
Mia loĝejo -- mia reĝejo. | Zamenhofa Proverbaro |
Kiam profito permesas, oni humanecon forgesas. | Morteza Mirbaghian |
Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino. | Zamenhofa Proverbaro |
Ne venas rato mem al kato. | Zamenhofa Proverbaro |
Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton. | Zamenhofa Proverbaro |
De guto post guto disfalas granito. | Zamenhofa Proverbaro |
Pagas ne riĉulo, pagas kulpulo. | Zamenhofa Proverbaro |
Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras. | Zamenhofa Proverbaro |
Sinjorina peto egalas al dekreto. | Morteza Mirbaghian |
Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas. | Zamenhofa Proverbaro |
Al la afero! | Zamenhofa Proverbaro |
El malplena telero vane ĉerpas kulero. | Zamenhofa Proverbaro |
Vero ne bezonas mediti nek spriti. | Zamenhofa Proverbaro |
Ĉion beligas arda amo ; hipopotaminon por hiopopotamo. | Marjorie-Boulton |
Valoras ne la vesto, valoras la enesto. | Zamenhofa Proverbaro |
Ne ĉiu havas egalan feliĉon. | Zamenhofa Proverbaro |
Jugo propravola ne estas malmola. | Zamenhofa Proverbaro |
Edzo estas malgranda Dio. | Persa Proverbo |
Leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj. | Morteza Mirbaghian |
Ĉiu sezono kun sia bono. | Zamenhofa Proverbaro |
Se edzo ne aŭdus kaj edzino ne vidus, dum la tuta kunvivo ili feliĉe ridus. | Morteza Mirbaghian |
Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn. | Morteza Mirbaghian |
El du malbonoj pli malgrandan elektu. | Zamenhofa Proverbaro |
Kvitiĝas servo per reservo. | Zamenhofa Proverbaro |
Se katoj zorgus pri vivo de ratoj, potenculoj zorgus pri homaj rajtoj. | Morteza Mirbaghian |
Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas. | Zamenhofa Proverbaro |
Timigu min, kaj mi obeos honte ; konvinku min, kaj mi obeos volonte. | Marjorie-Boulton |
Fajro provas la oron, mizero la koron. | Zamenhofa Proverbaro |
Se devigas neceso, faru kun kareso. | Zamenhofa Proverbaro |
Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro. | Zamenhofa Proverbaro |
Morto de azeno estas festo por hundo. | Persa Proverbo |
Transsalte-senhalte. | Zamenhofa Proverbaro |
Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo. | Zamenhofa Proverbaro |
Vivon travivi estas art' malfacila. | Zamenhofa Proverbaro |
Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo. | Zamenhofa Proverbaro |
Ne estas fumo sen fajro. | Persa Proverbo |
Lupo plej sovaĝa, estas homo-vizaĝa. | Morteza Mirbaghian |
Pli bone violetoj al persono, ol orkideoj al tombŝtono. | Marjorie-Boulton |
Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas. | Zamenhofa Proverbaro |
El kanto oni vortojn ne elĵetas. | Zamenhofa Proverbaro |
La afero ne staras sur pinto de ponto. | Zamenhofa Proverbaro |
Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj. | Zamenhofa Proverbaro |
De ĉiu damaĝo kreskas saĝo. | Persa Proverbo |
Plej kruela estas redono por farita bono. | Zamenhofa Proverbaro |
Malsato ne estas frato. | Zamenhofa Proverbaro |
Vorto donita estas kiel leĝo. | Zamenhofa Proverbaro |
Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto. | Zamenhofa Proverbaro |
Kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon. | Morteza Mirbaghian |
Malnova amiko estas (kiel) preta ĉevalo. | Persa Proverbo |
Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon. | Zamenhofa Proverbaro |
Información • Gramática • Lecturas • Ejercicios • Enlaces |
Lecciones: 1 • 2 • 3 • 4 • 5 • 6 • 7 • 8 • 9 • 10 • 11 • 12 |
Diccionario Universal • Vocabulario • Glosario de consulta |
A • B • C, Ĉ • D • E • F • G, Ĝ • H,Ĥ • I • J, Ĵ • K • L • M • N • O • P • R • S, Ŝ • T • U • V • Z |