Esperanto/Lecturas/Texto completo

De Wikilibros, la colección de libros de texto de contenido libre.

[editar] Himno

La Espero estas beletro skribita de L. L. Zamenhof, tia teksto estas uzita ofte kiel Esperanta himno y kutime oni kantas gxin kun la muzikajxo verkita de Félicien Menu de Ménil.



[editar] La Espero

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l' homaro
por eterna ben' efektiviĝos.



La Espero [la esperanza Hispanlingve] es un poema escrito por L. L. Zamenhof (1859-1917), el iniciador del idioma Esperanto. La canción es a menudo utilizada como el himno del Esperanto y ahora generalmente cantada con música compuesta por Félicien Menu de Ménil.

[editar] La Esperanza

Al mundo ha llegado un nuevo sentimiento,
Recorre el mundo una fuerte llamada;
En alas de un viento ligero
vuele ahora de un lugar a otro.

No a la espada sedienta de sangre
Esta llama a la familia humana:
Al mundo que eternamente guerrea
Le promete una santa armonía.

Bajo el sagrado signo de la esperanza
Se reúnen los combatientes de la paz
Y pronto avanza la obra
Por el trabajo de los esperanzados.

Fuertes se levantan los muros milenarios
Entre los pueblos divididos
Pero saltarán en pedazos las obstinadas barreras
Que con sagrado amor serán derrumbadas

Sobre un fundamento lingüístico neutral
Comprendiéndose los unos a los otros
Los pueblos harán de común acuerdo
Una sola gran familia

Nuestros laboriosos camaradas
En la tarea de la paz no desfallecerán
Hasta que el bello sueño de la humanidad
Para bendición eterna se realice


La Espero en formato mp3 Otra versión coral es la del compositor polaco Andrzej Koszewski, de 1963, aunque en este caso no se emplea como himno, dado que el estilo musical es completamente diferente y no se presta fácilmente a ello.

[editar] Proverbios de Zamenhof

[editar] Proverbios de Zamenhof
Zamenhofa Proverbaro

La plena listo de la Zamenhofa Proverbaro estas ĉe Esperanta Vikicitaĵoj.
La lista completa de los proverbios de Zamenhof, se encuentra en Wikicitas en Esperanto.
Akiro kaj perdo rajdas duope
Akvo kura, akvo pura
Al amiko nova ne fidu sen provo
Al kokino la ovo lecionojn ne donu
Al vi oni predikas kaj nin oni pikas
Azen' al azeno riproĉas malsaĝon
Batita komprenas aludon
Birdo kantas laŭ sia beko
Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara
Dio donis oficon, Dio donas kapablon Dios dio un oficio; Dios da capacidad
Elmeti la okulon kaj vidi nulon
Elverŝi sur iun sian koleron
En malsata familio mankas harmonio
Esti en Romo kaj ne vidi la Papon
Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas
Fari al iu bonan lavon
Fiŝo granda naĝas profunde
Infana inklino restas ĝis la fino
Instruas mizero manĝi panon sen butero
Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj
Kia la kapo, tia la ĉapo A tal cabeza, Tal sombrero
Kio doloras, pri tio ni ploras
Kiu diras la veron, havas suferon Quien dice la verdad; tiene sufrimiento
Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte
Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas
Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas
Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas
Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas
Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas
Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta
Kuradi kiel venenita muso
La konscienco lin ne turmentas
La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo
La sigelo ankoraŭ ne estas metita
Li estas en acida humoro
Li estas homo sperta kaj lerta
Li kuraĝon kolekti ne bezonas
Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara
Liberulo iras, kien li deziras
Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos
Ne ĉio brilanta estas diamanto
Ne ekpepi!
Ne pentru diablon sur la muro
Ne voku diablon, ĉar li povas aperi
Nek al temo, nek al celo
Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas
Nin instruas eraro, kiun faras najbaro
Okazo faras ŝteliston La ocasión hace al ladrón
Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon
Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo
Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas
Pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto
Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro
Pli efike ol bato pelas malsato
Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi
Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo
Por malsanulo forto, por kokido la morto
Post sufero venas prospero
Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte
Prokrastita ne estas perdita
Promesita trezoro estas sen valoro
Ricevi muŝon en la cerbon
Riveretoj fluas al riveroj
Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon
Sako ne sonas -- amiko ne konas
Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj
Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas
Selante ĉevalon, oni ĝin karesas
Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu
Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro
Tro elektema ricevas nenion
Volo kaj deziro leĝojn ne konas

[editar] Selección de poemas

[editar] Ho, mia kor'!

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado
Ĉu mi ne vinkos en decida hor'?
Sufiĉe! Trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor'!


Verso 6

  • vinkos = praversio de venkos
  • decida = t.e. decidiga

[editar] Oh, Corazón mío!

¡Oh, corazón mío, no latas intranquilo,
No saltes ahora de mi pecho!
¡Ya no puedo sostenerme fácilmente,
Oh, corazón mío!

¡Oh, corazón mío! Tras un prolongado esfuerzo
¿No venceré en la hora decisiva?
¡Basta! Tranquilízate por la batalla.
¡Oh, corazón mío!


En el verso 6

  • vinkos = Versión antigua de venkos
  • decida = t.e. decidiga

[editar] Patro Nia

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro eterne.

Amen.

[editar] Padre Nuestro

Padre nuestro, que estás en el cielo
santificado sea tu nombre
Venga tu reino
Hágase tu deseo,
En el cielo como también en la tierra.

El pan nuestro de cada día, dánoslo hoy
y perdona nuestras deudas
como nosotros perdonamos a nuestros deudores
y No nos conduzcas en tentación,
libranos del mal

Porque tuyo es el reino
y la fuerza
y la gloria eterna

Amén

[editar] Información Adicional
Alia Informado

[editar] Manifiesto de Raumo

[editar] Manifesto de Raŭmo

Ĉi tiu dokumento ricevas la nomon de la urbo, en Finnlando, kie oni debatis, okaze de la 36a Internacia Junulara Kongreso (1980 07 25 / 08 01), la temon "Esperanto en la 80aj jaroj: celoj kaj metodoj".

Ĝi ankoraŭ ne esprimas la oficialan opinion de TEJO kiel organizo, sed nur de tiuj, individuoj kaj grupoj, kiuj subskribis aŭ subskribos ĝin.

La originalo de la Manifesto troviĝas ĉe FEJO (Finnlanda Esperantista Junulara Organizo), kiu akceptas eventualajn aliĝojn en skriba formo ĝis 1980 12 31.

[FEJO, ĉe s-ro B.Holmberg, Arentikuja 1 B 253, SF-00410 Helsinki 41, Finnlando.]

[editar] Krizo de identeco

La subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj - la dua lingvo por ĉiu / la angla lingvo estas nia malamiko / UNO devas adopti Esperanton, ktp - kaj laŭdegi la lingvon eĉ neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera.

[editar] Kritiko de praceloj

Ni kredas ke:

a) la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj - oni havu alternativajn celojn;

b) la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel helplingvo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel celon kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon.

[editar] Niaj celoj

Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn:

a) propedeŭtiko por lingvoinstruado;

b) kontaktoj inter ordinaraj homoj;

c) kontaktoj sendiskriminaciaj;

ĉ) novtipa internacia kulturo.

Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj.

[editar] La kongresoj kiel vojo al kresko

Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, laŭ la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980), kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de E-o kiel laborlingvo en fakaj konferencoj internaciaj, laŭ la modelo de la Freinet-instruistoj.

[editar] Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto

pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion - ion kulture originalan kaj internacie valoran.

[editar] Manifiesto de Raumo

Este documento recibe el nombre de la ciudad, en Finlandia, donde se debatió, esto ocurrió durante el 36º kongreso Internacional Juvenil [25 jul - 01 ago 1980]. Y el tema fue "Esperanto en los años 80: metas y métodos"

Éste, no expresa la opinion oficial de TEJO como organización, aunque exprese la opinion de aquellos individuos y grupos que se suscribieron o suscribirán.

El documento original del Manifiesto se encuentra en FEJO (Finnlanda Esperantista Junulara Organizo), quienes aceptan adiciones eventuales en forma escrita hasta el 31 dic 1980.

[FEJO, ĉe s-ro B.Holmberg, Arentikuja 1 B 253, SF-00410 Helsinki 41, Finnlando.]


[editar] Otros proverbios

[editar] Marjorie Boulton-aj Proverboj

  1. Lernado era,era,era : kaj vi iam estos klera.
  2. Malforta kandelo venas : mallumo jam ne tute plenas.
  3. Kiu tro certas pri sia vero, kreas inferon sur la tero.
  4. Timigu min, kaj mi obeos honte ; konvinku min, kaj mi obeos volonte.
  5. Ke knabo sxtelis prunon, ne nigrigos la sunon.
  6. Cxion beligas arda amo ; hipopotaminon por hiopopotamo.
  7. Prudento ektimas, se promesoj senlimas.
  8. Ore belas la fazano ; blue belas genciano.
  9. Pli bone violetoj al persono, ol orkideoj al tombsxtono.
  10. Esploru la kavernon, sed portu lanternon.
  11. Kiu neniam estimas, lia spirito sxlimas.
  12. Multaj milonoj igxas milionoj.
  13. Jes, se iel flugus talpoj, ili flugus super alpoj.

[editar] Proverbios de Marjorie Boulton

[editar] Aliaj Esperantaj Proverboj

  • Kion vi ne vidas tage, tion vi ne vidos nokte.
  • Tiomlonge, ke leonoj ne havos siajn historiistojn proprajn, la ĉasrakontoj laŭdos la ĉasiston.
  • Vian fingron malsanan ne vidigu, ĉar ĉiu ĝin batus.

[editar] Otros Proverbios Esperantistas

[editar] Refranes y frases hechas

Esperanto Español
Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas El que pronto se levanta, pronto se enriquece
(Al que madruga, Dios le ayuda)
Pli bone malfrue ol neniam Más vale tarde que nunca.
Kiu volas, tiu povas El que quiere, puede
Fordormi la okazon Dejar pasar la ocasión
Tempo estas mono El tiempo es dinero (oro)
Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas El que no tiene fuerza, nunca tiene razón
(Quién tiene padrinos se bautiza)
Tio estas fiŝo de alia rivero Eso es un pez de otro río
(Eso es harina de otro costal)
Loĝi en la fino de la mondo Vivir en el fin del mundo
Inter diro kaj faro estas maro Entre el dicho y el hecho hay un mar
(hay gran trecho)
Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas Donde se levanta el humo, ahí está el fuego
(Por el humo se sabe dónde está el fuego)
Multe paroli kaj multe diri ne estas la samo
(Sofoklo)
Hablar mucho y decir mucho no es lo mismo
(Sófocles)
Mi scias nur tion, ke mi scias nenion
(Sokrato)
Sólo sé que no sé nada
(Sócrates)

[editar] Información Adicional
Alia informo

Herramientas personales